• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-23 16:22:43    
Ĉasisto de koro-----monde konata fotografisto

cri
La 3-an de aŭgusto ĉijare, monde konata fotografisto, patro de fotonovaĵo, 96-jara majstro Henri Cartier-Bresson forpasis sur iu insuleto sude de Francio. Tiu hontema kaj entuziasma franco estas iniciatinto de novaĵa raporto per foto, liaj fotoj kun apartaj karakterizoj iam estis eldonitaj en plej konataj ĵurnaloj kaj gazetoj en la mondo.

Laŭ raporto de brita ĵurnalo, Henri Cartier-Bresson naskiĝis en Francio en 1908, lia familio estas de riĉa meza klaso. En lia infaneco, la gepatroj ofte notis lian kreskadon per iu simpla fotografilo.

En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento, Cartier lernis arton en Parizo, tamen post nelonge li iris al ĝangalo de Afriko kaj fariĝis vera ĉasisto. En la jaro 1931 li revenis al Marsejlo por kuraci siajn malsanojn kaj vundojn. Dum la ripozado, li ricevis fotografilon de Leica kaj tio fariĝis start-punkto por tiu plej granda fotografisto en la mondo.

Por kontakti sin kun la homoj pli proksime, Cartier ofte kaŝis sian fotografilon. Lia fotografia teorio esta iniciateca, li ege lertis kapti figurojn tuj pasintajn per sia objektivo. Parolante pri la enamiĝo al la fotografado, Cartier skribis: "Mi ĉiutage serĉas sur la strato, " Dum la dua monda milito, li servis en la franca armeo kaj iam estis kaptita de la germana armeo en la franca batalo. Tamen estis fortune, ke li sukcese eskapis kaj daŭre sin dediĉis al la batalo kune kun la franca armeo. Post la milito, en 1947, Cartier establis kun siaj kolegoj la fotografejon Magnum, plej influan kaj vaste respektatan en la mondo. Poste ili establis ĝeneralan stabejon respektive en Nov-jorko kaj Parizo.

Por helpi pli multajn gazetojn, Cartier vojaĝis al diversaj lokoj en la mondo. Li veturis al 23 landoj, inkluzive de eŭropaj landoj, Usono, Rusio kaj Ĉinio. Kiel fotografisto, li persone spertis la eventon murdi MohandasK. Gandhi en 1948 kaj ĉeestis al la funebro de Gandi; notis enlandan militon de Hispanio kaj liberigon de Parizo; en 1949, li eĉ venis al Ĉinio kaj persone notis, ke la armeo gvidata de Mao Zedong liberigis la urbon Beiping (nuna Pekino); en 1954, kiel la unua okcidenta fotografisto, li estis aprobita eniri Sovetion unu jaron post forpaso de Stalin; en 1952, lia fotografia ekspozicio titolita "decideca momento" fariĝis la unua ekspozicio de fotografaĵoj en la palaco Luvro de Parizo. La fotografia teorio "decideca momento" samtempe estis akceptita kaj imitita de multaj fotografistoj, tial li kutimis nomi siajn verkojn kiel "momentan skizon".

Cartier posedis okulojn, kiuj povis vidi profundon de la koro de la homaro kaj kapti la sentimenton plej delikatan de la homoj. Tamen fotoj de la fotografisto mem estas tre malmultaj. En 1975, kiam li akceptis titolon de honora doktoro de la Oksforda universitato, la sinĝenema fotografisto eĉ baris ĉasadon de fotografiloj per papero.