• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-15 17:15:33    
Kuracistoj Sen Landlimo (foto)

cri

La 20-an de decembro de 1971 en Parizo, organizo, Kuracistoj Sen Landlimo fondiĝis, kiu estas internacia volontula organizo konsistanta el diverslandaj profesiaj medicinaj personoj kaj estas la plej granda organizo de sendependa humana kurachelpo en la mondo. Ĝia fonduso venis ĉefe de privataj monhelpoj. La ĉefsidejo de tiu ĉi organizo troviĝas en belga ĉefurbo Bruselo kaj ĝiaj kvin agadaj centroj situas aparte en Bruselo, Amsterdamo, Ĝenevo, Barcelono, Parizo, kiuj respondecas administri kaj kontroli pli ol 80 lokajn helpajn programojn de la mondo kaj kies laborantoj ankaŭ zorgas la okazon de katastrofoj kaj akcidentoj en diversaj lokoj kaj en la plej mallonga tempo mobilizas urĝajn subtenantojn kaj materialojn por helpi la savadon. Krome, la organizo establis 18 filiojn en la mondo por respondeci varbi volontulojn, kolekti monon kaj disvastigi la organizon. Tiuj ĉi filioj troviĝas en Sidnejo de Aŭstralio, Vieno de Aŭstrio, Bruselo de Belgio, Toronto de Kanado, Hellerup de Danio, Parizo de Francio, Bonno de Germanio, Ateno de Grekio, Amsterdamo de Nederlando, Hongkongo de Ĉinio, Romo de Italio, Tokio de Japanio, Luksemburgo, Oslo de Norvegio, Barcelono de Hispanio, Stokholmo de Svedio, Ĝenevo de Svisio, Abu Dhabi de Federacio de Arabaj Emirlandoj, Londono de Britio kaj Nov-Jorko de Usono. Tiu ĉi organizo sendis volontulajn, kuracajn kaj postservajn personojn al regionoj, en kiuj okazis katastrofo, milito kaj epidemio por doni urĝajn medicinajn helpojn al la suferantoj de milito, epidemio kaj katastrofo, ankaŭ liveris bazajn kuracadojn kaj operaciojn, rekonstruadon de hospitalo kaj apoteko, movigon de programo pri nutrada kaj higieno, trejnadon de lokaj kuracaj kaj flegaj personoj, al regionoj, en kiuj ne sufiĉis aŭ eĉ mankis kuracaj aparatoj.

La ĉarto de Kuracistoj Sen Landlimo estas: la helpa agado de Kuracistoj Sen Landlimo celas doni helpojn al suferantoj de katastrofo, akcedento kaj milito sen distingo de gento, politiko kaj religio. La organizo serioze sekvas internacian kuracan regulon, firme tenas rajton liveri humanan helpon, kaj tenas sian neŭtralan starpunkton. Kuracistoj Sen Landlimo ankaŭ postulas nenian ĝenon dum sia helpa agado. Volontuloj de Kuracistoj Sen Landlimo konsentis sekvi sian profesian honestecon kaj persistas en neŭtralo de la politiko, ekonomio kaj religio. Kiel volontuloj, la membroj de Kuracisto Sen Landlimo konis la danĝerecon dum plenumado de la laboro kaj postulas kompenson ne pli multe ol tiun, kiun Kuracistoj Sen Landlimo povas doni. Rajto de la ekzistado de Kuracistoj Sen Landlimo ne baziĝas sur ia oficiala konfido aŭ internacia nomumo, sed sur humanismo kaj konfido de pli ol 2, 4 milionoj da monhelpantoj kaj entuziasmaj laboroj de kelkmiloj da volontuloj. Tiu ĉi organizo havas kelkmilojn da volontuloj en multaj landoj de la mondo, kiuj konsistas el kuracistoj, flegistinoj, anestezistoj, laboratoriaj teknikistoj, loĝistikaj servantoj, akuŝistoj kaj administraciaj laborantoj. Ilia komuna celo estas helpi la suferantojn de militoj kaj katastrofoj forskui la malfacilan situacion. Ĉiuj volontuloj sekvas la ĉarton de Kuracistoj Sen Landlimo. Dediĉante siajn profesiajn sciojn ili egale sintenas al personoj de malsamaj rasoj kaj religiaj kredoj. La 15-an de oktobro de la jaro 1999 la organizo gajnis tiujaran Nobel-premion pri paco pro ke ĝi persiste havigis al katastrofaj suferantoj rajton akiri rapidan kaj efikan helpon.