• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-06 09:46:53    
Itala prezidento

cri

La 4-an de decembro, itala prezidento Carlo Azeglio Ciampi faros 6-tagan ŝtataferan viziton al Ĉinio. Antaŭ ol veturi, akceptante intervjuon de raportisto de Ĉina Radio Internacia, li esprimis, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo faros grandan influon al plurisma situacio de la mondo.

84-jaraĝa prezidento Ciampi dufoje vizitis Ĉinion respektive en 1983 kaj 1991 kiel prezidanto de la itala centra banko, li havas profundan sentimenton al la ĉina popolo. Parolante pri la pasinteco, li esprimis,

"Post dekoj da jaroj de interfluo kun la ĉina registaro kaj ekonomiaj gvidantoj, mi profunde sentis la gravecon plifortigi la amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj Italio."

Li diris, ke Ĉinio kaj Italio estas landoj kun longa historio, la kontakto inter la du landoj ankaŭ havas longan historion, la du flankoj devas kune klopodi por teni epokan vivecon de la historia tradicio inter la du landoj.

En majo ĉijare, vizitante Romon, ĉina ĉefministro Wen Jiabao interparolis kun prezidento Ciampi en intima kaj amikeca etoso, tio ludis pozitivan rolon por pluapaŝe puŝi disvolviĝon de la amikaj rilatoj inter la du landoj kaj ekonomian kaj komercan kontakton.

Prezidento Ciampi konigis, ke lia vizito al Ĉinio celas akceli disvolvon de la ekonomiaj partneraj rilatoj inter la du landoj sur bazo de de interparolo kun ĉina ĉefministro Wen Jiabao. Li diris,

"En la ekonomia kampo, grandaj entreprenoj de Italio investis en Ĉinio kaj partoprenis en moderniga kaj insdustriiga konstruado de Ĉinio ekde la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. De la lastaj jaroj, la ĉina ekonomio rapide disvolviĝas, tio pluapaŝe akcelis investadon de italaj entreprenoj en Ĉinio."

Ĉiujare la du-flanka komerca kvanto de la du landoj rapide kreskas, la eksporta kvanto de Italio al Ĉinio okupas la 3-an lokon inter diversaj landoj de Eŭropo. En la antaŭaj 8 monatoj de la kuranta jaro, la eksterkomerca eksportado de Italio al Ĉinio kreskis preskaŭ 20%. Nun pli ol 500 italaj entreprenoj investas en Ĉinio.

Prezidento Ciampi emfazis dum la intervjuo, ke disvolvo de la ekonomiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio ne nur konformas al interesoj de la du landoj, sed ankaŭ puŝos disvolviĝon de la rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio kaj faros gravan influon al la plurisma stato de la mondo. Li montris, ke Ĉinio kaj Eŭropa Unio havas vastajn komunajn interesojn, pli fortigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj akordiĝon de ambaŭ flankoj en internaciaj aferoj faros pli grandan kontribuon al la monda paco. Li ankaŭ esprimis,

"En la ekonomia kampo, la kunlaboroj inter Ĉinio kaj Eŭropo havas multajn ŝancojn, inkluzive de kunlaboroj inter la du flankoj en alta sciencteknika kampo."

En la intervjuo, li foje refoje emfazis, ke li vizitos Ĉinion en malstabila situacio ekonomia kaj politika de la mondo. Li opinias, ke la internacia socio devas kune klopodi por trakti la seriozan minacon frontatan de la sociaj stabileco kaj sekureco. La internacia socio devas plifortigi du-flankajn kaj plurflankajn kunlaborojn por kune preventi kaj ataki kontraŭ terorismo por elimini radikon de terorismo. Por tio, estas ege grave plifortigi kunlaborojn en kontraŭterorismo inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio kaj inter Italio kaj Ĉinio.