• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-04 13:48:06    
Gruzia ĉefministro Zurab Zhvaynya

cri

La 3-an de februaro, ministro pri internaj aferoj de Gruzio Vano Merabishvili deklaris, ke matene de la sama tago gruzia ĉefministro Zurab Zhvaynya forpasis pro haladziĝo, kun 41-jara aĝo.

Zurab Zhvaynya naskiĝis en gruzia ĉefurbo Tbilisi en la 9-a de decembro 1963, liaj gepatroj okupiĝis pri scienca esploro en Gruzio. En 1985, li diplomiĝis el la biologia fakultato de Nacia Universitato de Tbilisi. Post diplomiĝo kaj antaŭ malintegriĝo de Sovetio, li okupiĝis pri scienca esploro. En 1989, sekve de disvolviĝo de nacia sendependiga movado de Gruzio, li establis "Verdan Partion" kaj enoficiĝis kiel prezidanto de la partio. En 1993, Zhvaynya fariĝis unu el du prezidantoj de la partio "Verda Eŭropo" kaj aliĝis al la koalicia partio subtenanta Eduard Shevardnadze----"Gruzia Civitana Alianco" kaj servis kiel ĝenerala sekretario de la partio. En 1995, post kiam la "Gruzia Civitana Alianco" venkis en la ĝenerala elektado de la parlamento okazinta en la sama jaro, li estis elektita kiel parlamenta prezidanto de Gruzio. En 1999, li pluenoficiĝis kiel parlamenta prezidanto de Gruzio.

Dum la servoperiodo de Eduard Shevardnadze, Zhvaynya estis konsiderita kiel daŭriganto de Shevardnadze. Tamen en 2001, Zhvaynya rezignis oficon de la parlamenta prezidanto kaj fariĝis unu el ĉefaj gvidantoj de opoziciuloj. En 2002, li establis novan partion nomatan "Unuiga Demokratia Partio", la partio poste establis "demokratian partion de Burdzhanadze" kun subtenantoj de Burdzhanadze kaj partoprenis en la parlamenta elektado de Gruzio. Novembre de 2003, en la "Velura Revolucio" eksplodigita el disputo de la parlamenta elektado, Zhvaynya firme staris kun opoziciuloj kaj sukcese eloficigis Shevardnadze. En la ĝenerala elektado okazinta en januaro de 2004, li aktive subtenis gvidanton de opoziciuloj Mikhail Saakashvili. Glate elektite kiel gruzia prezidento, Saakashvili nomumis Zhvaynya kiel ĉefministron en februaro de 2004.

Zhvaynya estis konsiderata kiel politikisto inklinanta al la Okcidento, li pledas por aliĝi al EU. Pri la rilatoj inter Gruzio kaj Rusio, kvankam li esprimis disvolvi la ekonomian kunlaboron kaj tradician amikecon inter la landoj, tamen rusa publiko opinias, ke li estas reprezentanto de la nova registaro de Gruzio kun forta starpunkto al Rusio. Pri reunuiĝo de Gruzio, li firme protektis suverenecon kaj teritorian integrecon de Gruzio kaj pledis por solvi sendependigan problemon de la Respubliko Abkhaziya kaj aŭtonoma subprovinco de Suda Ossetia per intertraktado kaj dialogo.