• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-16 16:00:34    
Ibrahim al-Jaafari espereble fariĝos ĉefministro de iraka transira registaro

cri

Antaŭ nelonge publikiĝis la rezulto de la ĝenerala elektado en Irako. La Unuiĝinta Iraka Alianco subtenata de Ali al-Sistani, gvidanto de la ŝijaismaj moslemoj, fariĝis la plej granda gajninto, kiu okupos 132 el la 275 sidlokoj en la estonta transira Nacia Asembleo. En la 15-a de februaro, altaranga persono de tiu ĉi alianco konfirmis, ke Ibrahim al-Jaafari, vicprezidento de la iraka provizora registaro kaj gvidanto de la Islama Dawa Partio, estis elektita de la alianco kiel kandidato de ĉefministro de la iraka transira registaro.

Ĉi-jare 57-jara Ibrahim al-Jaafari estas la ĉefa gvidanto de la Islama Dawa Partio. Tiu ĉi partio havas la plej longan historion en Irako kaj estas unu el la ĉefaj partioj en la Unuiĝinta Iraka Alianco. La ĉefaj membroj de la partio estas irakaj ŝijaismaj religiuloj kaj irakanoj loĝantaj en Irano. Pro subpremo de la registaro de Saddam, Ibrahim al-Jaafari iam rifuĝis al Britio. Post la iraka milito la Islama Dawa Partio gvidata de Ibrahim al-Jaafari aktive partoprenas en la iraka politika rekonstruado. Ibrahim al-Jaafari prenis sinsekvajn postenojn de prezidanto de la iraka provizora administra komitato kaj vicprezidento de la iraka provizora registaro kaj estas rigardata kiel "milda persono". Ibrahim al-Jaafari ne nur ricevas subtenadon de irakaj ŝijaismaj religiuloj, sed ankaŭ ĝuas altan renomon en la popolanoj. Lia subtena proporcio el la popolanoj tuj sekvas tiun de Ali al-Sistani, gvidanto de la ŝijaismaj moslemoj.

Analizistoj montris, ke se Ibrahim al-Jaafari volas glate elektiĝi kiel ĉefministro, li devas akiri subtenadon de almenaŭ 2 trionoj de la membroj en la transira Nacia Asembleo. Nuntempe la Unuiĝinta Iraka Alianco ne posedas absolutan superecon en la transira Nacia Asembleo, tamen aliaj du politikaj grupoj, la Unio de Kurdaj Partioj kaj la Iraka Nacia Akordo gvidata de la nuna ĉefministro Iyad Allawi, respektive kun 71 kaj 38 sidlokoj en la transira Nacia Asembleo, ne povas rivali kun la Unuiĝinta Iraka Alianco. Tial se la alianco atingos komunan konon pri regpotenca dispoziciado kun iu ajn el la du grupoj, Ibrahim al-Jaafari glate surposteniĝos kiel nova ĉefministro.

Arabaj amaskomunikiloj opinias, ke se Ibrahim al-Jaafari elektiĝos kiel ĉefministro, la iraka politika situacio eniros novan etapon. Samtempe Ibrahim al-Jaafari alfrontos enlandajn kaj eksterajn premon kaj defion.