La 14-an de februaro en libana ĉefurbo Bejruto, okazis eksplodiga evento kontraŭ libana eksa ĉefministro Rafiq al-Hariri, li estis murdita en la eksplodigo kaj mortis almenaŭ 14 homoj. La internacia socio faris kondamnon pri tiu evento.
Post okazo de la evento, libana prezidento rajtigis la armeon plenforte regi la sekurecan situacion de Libano. Libanaj opoziciuloj kondamnis, ke Sirio kaj la libana registaro devas respondeci pri murdo de Hariri.
Iom frue de la sama tago, iu ekstrema organizo deklaris respondeci pri la murdo de Hariri.
En la sama tago, Unuiĝintaj Nacioj, Ligo de Arabaj Landoj, Francio, Rusio, Sirio, Jordanio, Palestino kaj Kataro kaj aliaj landoj kaj internaciaj organizoj respektive publikigis deklaron por esprimi kondamnon pri tiu evento.
|