• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-02-21 17:12:44    
Ĉiamverda arbo sur kroatia politika scenejo Mesic

cri

La 18-an de februaro 2005 en kroatia ĉefurbo Zagrebo, pluenoficiĝa kroatia prezidento Stjepan Mesic deklaris enoficiĝon.

Mesic estas ĉiamverda arbo sur la politika scenejo de Kroatio. Li naskiĝis en la 24-a de decembro 1934 en la urbo Orabovica de Kroatio, en 1961 diplomiĝinte el la Universitato Zagreb, li okupiĝis kiel advokato kaj laboris kiel departementa administranto de entrepreno kaj urbestro de la urbo Orabovica. Maje de 1990, en Kroatio okazis parlamenta elektado, Kroatia Demokratia Komunumo estis en potenco, kiel unu el iniciatintoj de tiu partio, Mesic fariĝis kroatia ĉefministro. En julio de 1991, li servis kiel prezidanto de la prezidantaro de Jugoslavia Respubliko kaj estis la lasta ŝtatestro de Jugoslavio antaŭ ĝia frakciiĝo. En junio de 1991, post kiam Kroatio sin dispartigis el Jugoslavia Respubliko kaj deklaris sendependecon, Mesic revenis al Kroatio kaj plue ludis gravan rolon sur politika scenejo de Kroatio.

En la parlamenta elektado de Kroatio okazinta septembre de 1992, Mesic estis elektita kiel parlamenta estro. Sekve, kaŭze de malsama opinio kun prezidento Franjo Tudjman, Mesic deklaris eltiron el la Demokratia Komunumo kaj establis Sendependan Demokratian Partion de Kroatio. En 1997, post kununuiĝo de la kroatia Sendependa Demokratia Partio kaj la Popola Partio, Mesic servis kiel vicprezidanto de la nova partio. En 1999, forpasis prezidento Franjo Tudjman. Februare de 2000, en Kroatio antaŭtempe okazis prezidenta elektado, en kiu Mesic venkis kaj fariĝis la dua prezidento post Franjo Tudjman.

En sia unua serva periodo de prezidento, Mesic prezentis la strategian celon pri aliĝo al Eŭropa Unio kaj NATO, tio akiris fortan subtenon de la kroatia popolo kaj bonvenigon de la Okcidento. Dum lia serva periodo de prezidento, procezo pri aliĝo al Eŭropa Unio de Kroatio eniris esencan etapon. Eŭropa Unio faros intertraktadon pri aliĝo de Kroatio en marto de la kuranta jaro, se ne okazos neatenditaĵo, Kroatio aliĝos al Eŭropa Unio en 2007.

Ĝuste dank' al riĉaj politikaj spertoj, elstara gvida talento kaj granda kontribuo en akcelo de aliĝo de Kroatio al EU, Mesic posedas grandan prestiĝon en voĉdonantoj, tial li venkis kun 66% voĉdoniloj en la dua balotado de la prezidenta elektado de Kroatio okazinta en januaro de 2005. Se en la dua serva periodo de prezidento, Mesic povos gvidi Kroation aliĝi al Eŭropa Unio, tio sendube estos granda merito de Mesic.