• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-09 15:50:24    
Bolivia prezidento Carlos Mesa

cri

La 7-an de marto, bolivia prezidento Carlos Mesa prezentis abdikan petskribon al la parlamento. Se la parlamento aprobos lian abdikan petskribon, Mesa fariĝas la dua prezidento post eksa prezidento Gonzalo Sanchez de Lozada, kiu devigite rezignis la oficon post malpli ol 2-jara servo.

Carlos Mesa naskiĝis en 1953 en bolivia ĉefurbo La-Pazo, li akceptis edukadon en La-Pazo kaj hispana ĉefurbo Madrido kaj gajnis akademian rangon de literatura magistro. Li estis fama raportisto kaj historiisto de Bolivio. En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, li verkis filman komenton kaj specialajn artikolojn por "Hodiaŭ", "Lasta Horo", "Racio" kaj aliaj ĵurnaloj kaj gazetoj. De la jaro 1982 ĝis 1987, li servis kiel vicestro de la ĵurnalo "Lasta Horo", de 1986 ĝis 1987, li laboris kiel estro de la kanalo n.6 de la amerika televida stacio kaj ekde la jaro 1988 ĝis 1990 li servis kiel estro de la kanalo n.2 de la bolivia televida stacio. En 1990 li kune kun aliaj establis asocion de televidaj raportistoj.

En februaro de 2002, kun rango de sendependa persono, Mesa partoprenis en la ĝenerala elektado kiel elektokampanja partnero de prezidenta kandidato Sanchez. La 4-an de aŭgusto de la sama jaro, Sanchez venkis en la ĝenerala elektado kaj estis elektita kiel prezidento de Bolivio, Mesa estis nomumita kiel vicprezidento kaj prezidanto de la parlamento.

Ekde septembro de 2003, en Bolivio sinsekve okazis grandskalaj manifestacioj. Manifestaciantoj protestis, ke la registaro aprobos planon pri eksportado de naturgaso al nordameriko pere de Ĉilio kaj postulis, ke prezidento Sanchez rezignu la oficon. La manifestacio kaŭzis tumulton kaj sangan konflikton kaj fine morton de 80 homoj kaj vundiĝon de pli ol 100 homoj. Sub granda premo el diversaj flankoj, Sanchez prezentis abdikan petskribon al la parlamento.

En oktobro de la sama jaro, la bolivia parlamento akceptis abdikan petskribon de Sanchez kaj nomumis vicprezidenton Mesa kiel novan prezidenton, lia servoperiodo estas ĝis la jaro 2007. Enoficiĝinte, Mesa establis la unuan kabineton en la historio de Bolivio, kiu konsistas el eksterpartiaj sendependaj personoj kaj specialistoj.

En sia enoficiĝa prelego, Mesa esprimis, ke la nova registaro konsideros denove kontroli leĝojn koncerne al ekspluatado de petrolo kaj natura gaso kaj denove revizios la konstitucion. En julio de la pasinta jaro, la registaro de Mesa okazigis plebisciton pri nova politiko de energio kaj gajnis subtenon de plejmultaj voĉdonantoj. Tamen ekde februaro ĝis nun, iuj politikoj praktikitaj de Mesa ricevis fortan oponon de la parlamento kaj tio finfine kaŭzis grandskalan manifestacion de Bolivio, la interna situacio de Bolivio estas pli kaj pli streĉata. La 7-an de marto, Mesa oficiale prezentis abdikan petskribon al la parlamento.