• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-11 15:44:57    
Tajlanda ĉefministro Thaksin Shinawatra

cri

La 9-an de marto la Ĉambro de Reprezentantoj de la nova parlamento de Tajlando elektis Thaksin Shinawatra, prezidanton de la partio Tahi Rak Thai, kiel la 24-an kabinetan ĉefministron de Tajlando. Tial li fariĝis la unua popole elektita ĉefministro kiu pluenoficiĝas en la historio de Tajlando.

Thaksin naskiĝis en la 26-a de julio 1949 en iu komercista familio en Chiangmai de norda Tajlando, li estas la 4-ageneracia ĉindevenulo en Tajlando, lia ĉin-lingva nomo estas Qiu Daxin, lia prapatro venis el la provinco Fujian, li estas la dua inter 10 gefratoj.

En 1969 Thaksin eniris polican lernejon de Bankoko kaj diplomiĝis kun la plej eminenta atingo. Poste li laboris en la tajlanda policejo kaj gajnis rangon de subleŭtenanto. En 1973 li gajnis registaran subvencion kaj veturis al Usono por lerni kriminalan juron kaj sinsekve gajnis akademiajn rangojn de kriminajuraj magistro kaj doktoro.

En 1982 li kreis Shinawatra Kompanion de Komputila Servo kaj Investado. En 1986 li rezignis la oficon kaj plenforte administris sian korporacion. Post nur kelkaj jaroj, Thaksin fariĝis fama komercisto en la telekomunika industrio de Tajlando. En 1990 lia korporacio preskaŭ monopolis fakojn de satelita televido kaj poŝtelefono. Inter 500 elstaraj riĉuloj de la mondo enlistigitaj de usona gazeto "Fortuno", Thaksin estas la ununura tajlandano.

Same kiel lia komerca spertado, ankaŭ lia politika vivo estas kolorriĉa. Post kiam li suriris la politikan scenejon en la jaro 1994, li laboris sinsekve kiel ministro pri eksteraj aferoj kaj vicĉefministro pri ekonomio en tri registaroj. En 1997, li establis la partion de Tahi Rak Thai kaj servis kiel prezidanto de la partio kaj prezentis sloganon pri "Nova Penso, Nova Laborstilo". Post kvar jaroj, la partio Tahi Rak Thai venkis en la parlamenta elektado kaj Thaksin unuafoje servis kiel ĉefministro en 2001. Lia serioza kaj senprokrasta laborstilo tute renovigis la stilon de la politika scenejo de Tajlando. Por altigi laboran potencon de registaraj departementoj, li dekfoje reorganizis la kabineton. Tial la 54-a registaro gvidata de li fariĝis la registaro kun plej multa reorganizado en la historio de Tajlando. La politikoj praktikitaj de li estis vaste bonvenigitaj de ordinaraj popolanoj. Li ankaŭ disvolvis aktivadojn kontraŭ narkotaĵo, koruptiĝo kaj aliaj mallumaj fortoj en la socio.

En la elektado de la Ĉambro de Reprezentantoj okazigita en la 6-a de februaro, la partio Tahi Rak Thai gvidata de Thaksin akiris 377 el 500 sidlokoj de la parlamento kaj gajnis sendependan regpotencon. La nova tajlanda registaro gvidata de Thaksin finos situacion ke pluraj partioj kune estas en potenco en la historio de Tajlando kaj fariĝos la unua registaro regata de ununura partio en la historio de Tajlando. Thaksin esprimis, ke li faros pli multe da klopodado en venontaj kvar jaroj por liberigi malriĉajn popolanojn el malriĉeco post kvar jaroj.