• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-01 10:21:57    
Monda Sen-tabaka Tago (foto)

cri

Tabako estas sovaĝa planto en Sudameriko, komence indianoj maĉis aŭ faris tabakon kiel cigaron. Tabako disvastiĝis en la tuta mondo je pli ol 200 jaroj, ĝis la 20-a jarcento la homaro ekkonsciis damaĝon de tabako al la homaro. En 1977, Usona Kancera Societo la unua elmetis propagande edukan manieron pri kontrolo de fumado – "Sen-tabaka Tago". En tiu tago en la tuta lando de Usono oni faras propagandon pri tio ke "fumado damaĝas sanon" por dekonduki fumantojn ne fumi en tiu tago, ankaŭ magazenoj ne vendas tabakon tiutage. Usono difinis ĵaŭdon de la tria semajno de novembro ĉiujare kiel "Sen-tabakan Tagon" de Usono. Poste Britio, Malajzio, Hongkong kaj aliaj landoj kaj regionoj sinsekve ellaboris "Sen-tabakan Tagon".

Novembre de 1987, Monda Higiena Organizo de Unuiĝinaj Nacioj proponis difini la 7-an de aprilo ĉiujare kiel "Mondan Sen-tabakan Tagon" kaj praktiki ĝin ekde la jaro 1988. Tamen ĉar la 7-a de aprilo estas memortago de la fondiĝo de la Monda Higiena Organizo, en tiu tago ĉiujare, la organizo elmetis temon pri sanigado. Por ne interferi prezenton de saniga temo, la Monda Higiena Organizo decidis, ke ekde la jaro 1989 la 31-a de majo ĉiujare estu la "Monda Sen-tabaka Tago", Ĉinio ankaŭ difinis tiun tagon kiel sian sen-tabakan tagon.

La problemo de tabako estas pli kaj pli atentata de diversaj landoj de la mondo. La 21-an de majo 2003, en la Monda Higiena Konferenco okazigita en Ĝenevo, 192 membrolandoj de la Monda Higiena Organizo unuanime aprobis la unuan tutmondan konvencion limigantan tabakon-"Kadra Konvencio de Tabaka Superrego". La konvencio postulas, ke diversaj landoj, almenaŭ en leĝa maniero, malpermesu miskondukemajn reklamojn de tabako, malpermesu aŭ limigu internaciajn aktivadojn financitajn de tabakaj komercistoj, subpremu kontrabandon de tabako, malpermesu vendi tabakon al neplenaĝuloj kaj malpermesu uzi trompajn vortojn sur cigaredujo.

Ĉiujare en la mondo la nombro de homoj mortintaj pro fumado kaj koncernaj malsanoj atingis 4 milionojn kaj 900 milojn. Materialoj montras, ke morbokvanto de pulma karcinomo de homoj longatempe fumiantaj estis dekobla ĝis dudekobla ol tiu de nefumantoj. Damaĝo de pasiva enspirado estas pli granda, unuhora pasiva enspirado ĉiutage sufiĉas detrui arterian angion. Malsaniĝa proporcio de pulma karcinomo de tiuj virinoj, kiuj vivas kune kun fumantoj, estas sesobla ol tiu de ordinaruloj.

Nuntempe en la mondo la nombro de fumantoj estas preskaŭ 1,1 miliardoj, en 2005 tiu cifero atingos 1,3 ĝis 1,7 miliardojn. Nuntempe la nombro de homoj mortintaj pro fumado kaj koncernaj malsanoj atingis 4 milionojn kaj 900 milojn, ĉiujare la kuraca kosto por tio kaj ekonomia perdo kaŭzita de fumado superis 200 miliardojn da usonaj dolaroj. Estas kalkulebla nombro de mortintoj kaj malsanuloj kaŭzitaj de tabako, tamen ĝia rolo en kreskado de malriĉeco ankoraŭ ne vekis sufiĉan atenton de la homoj. En la tuta mondo 75% de fumantoj troviĝas en evoluantaj landoj, la familia elspezo de ili por aĉeti tabakon aŭ cigaredojn ofte estas tre alta, tio malŝparis limigitajn familiajn riĉfontojn originale por nutraĵoj, edukado kaj aliaj necesaj elspezoj. Plantado de tabako ankaŭ damaĝas la medion. Tabakaj plantaĵoj absorbis nutraĵon de la tero. Laŭ plej nova esploro, preskaŭ 5% de arbara hakfaligo de tabakaj plantlandoj rilatas al tabaka fabrikado.