• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-01 10:31:04    
Ĉina projektisto desegnis poŝtmarkon kun 12 jarsimboligaj bestoj de Ĉinio

cri

Antaŭ 12 jaroj, por memorigi kontribuon de ĉinoj al la usona socio, usona Poŝta Ĝenerala Departemento publikigis la unuan kompleton da poŝtmarkoj kun ĉinaj 12 jarsimboligaj bestoj. Ekde tiam, ĉiujare naskiĝis kompleto da poŝtmarkoj kun jarsimboliga besto, kiu estas plej sukcesa poŝtmarko publikigita en la poŝtmarka historio de Usono. Ĝia projektisto Clarence Lee estas la ununura arta projektisto de Usono kiu gajnis kompetentecon de kompleta poŝtmarka projektado.

Dum la 2-a Monda Milito, Clarence Lee naskiĝis en ordinara familio en Honoluluo de Havajlando. Lia patro laboris en buĉejo kaj ofte alportis hejmen iujn pakpaperojn de viando. En tiu epoko, la papero estis tre multkosta, neniu volis aĉeti paperon al infanoj por laŭvole pentri, tamen la patro de Clarence Lee volonte donis pakpaperon de viando al li por pentri. Clarence Lee tage kaj nokte tuĉis kaj desegnis, tankoj, batalaviadiloj kaj aliaj aĵoj ŝatataj de knabetoj aperis sur lia pentra papero.

Vidante ke Clarence Lee ŝatas pentradon kaj ŝajne havas talenton pri tio, lia patrino anoncigis lin por partopreni en la arta kurso de la arta instituto de Honoluluo. Ekde tiam, Clarence Lee ekinteresiĝis pri arto.

En la lerna aĝo, Clarence Lee iris al 'Iolani. Tiam neniu arta kurso estis disponita por infanoj super la 8-a jarklaso. Estis fortune, ke iu instruistino Bode rimarkis persistecon kaj entuzismon de Clarence Lee pri arto, kaj aparte permesis lin ĉeesti kiel aŭskultanto al sia arta kurso.

Post unujara lernado en universitato, Clarence Lee revenis hejmen en Havajlando. Iufoje, somera arta kurso de la Havajtia Universitato altiris lin. Figura desegno de profesoro Joseph lumigis liajn okulojn. Li rapide decidis ŝanĝi sian specialecon al figura projektado.

Sub propono de profesoro Joseph, Clarence Lee eniris projektan instituton de la Yale Universitato por perfektiĝi en sia lernado. Post diplomiĝo, li eniris Kompanion IBM por fari projektan laboron. Tamen post ne pli ol tri jaroj, li revenis Havajtion pro sopiro al hejmo kaj komencis trankvilan vivon. Li establis projektan laborejon de nomkartoj, ĉiuj laboristoj nur estis li kaj alia junulo.

Ĉio pasis en kvieteco. Ĝis iu tago, profesoro Thompson de la Yale Universitato venis Honoluluon. Li havas profundan impreson pri la ununura ĉina lernanto en sia klaso kaj telefonis al Clarence Lee. En 1992, Clarence Lee refoje ricevis telefonan vokon de profesoro Thompson kaj sciis, ke li estas konsilanto de la Poŝtmarka Konsilio de Usono. Thompson diris, ke la usona Poŝta Departemento serĉis aziajn artistojn por projekti poŝtmarkojn kun jarsimboliga besto por la Koka Jaro de 1993 kaj proponis Clarence Lee provi ĝin. Clarence Lee pensis, ke tio vere estas bona ŝanco por li, kaj prezentis multajn modelojn, gravuran, akvarelan, papertranĉan…fine la komitato elektis la papertranĉan modelon.

Kiam naskiĝis la poŝtmarkoj de la Koka Jaro, ili tuj estis varme vendataj en Usono, la usona Poŝtmarka Departemento estis neatendite ĝoja kaj decidis publikigi kompleton da poŝtmarkoj kun jarsimboligaj bestoj.

Nuntempe Clarence Lee fariĝis personulo vaste konata en la konserva rondo de poŝtmarkoj, la poŝtmarkoj kun jarsimboligaj bestoj desegnitaj de li estis laŭditaj de la usona Poŝtmarka Departemento kiel plej bonvenigitaj memorpoŝtmarkoj.