• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-06 16:05:43    
Monda Tago de Loĝantoj (foto)

cri

La 11-an de julio de la jaro 1987, nombro de la loĝantoj de la tuta mondo superis 5 miliardojn. Por pli profunde atentigi la internacia socion pri la problemo de loĝantoj, en junio de 1990, la fonduso pri loĝantoj de UN difinis la 11-an de julio de ĉiuj jaroj kiel Mondan Tagon de Loĝantoj, postulante al la registaroj kaj neregistaraj organizoj de diversaj landoj disvolvi aktivadojn pri la Monda Tago de Loĝantoj. Ĉeftemo de la Monda Tago de Loĝantoj en la jaro 2004 estas "Memoro al 10-jariĝo de la Internacia Kongreso pri Loĝantoj kaj Evoluo – sekvado de promesoj".

En septembro de 1994, la 3-a Internacia Kongreso pri Loĝantoj kaj Evoluo okazis en Kairo. Ĉi-foja kongreso unuafoje ligis la problemon pri loĝantaro kun evoluado. Iuj partoprenantaj delegitoj montris, ke protektado de rajtoj de virinoj, efektivigado de egaleco inter viroj kaj virinoj kaj akcelado de partoprenado de virinoj en disvolviĝo de politiko kaj ekonomio estas tre grava por sukcesigi la projekton pri loĝantaro kaj evoluo. La kongreso aprobis dokumenton "Kaira dokumento pri loĝantaro kaj evoluo en 1994", nome "Agada programo". La "Agada programo" difinis strategion pri loĝantaro de la mondo por la venontaj 20 jaroj, prezentis celojn kaj rimedojn en ekonomia disvolviĝo, eliminado de malriĉeco, popularigo de edukado, altigo de pozicio de virinoj, ekspluatado de homa riĉfonto kaj aliaj kampoj pri loĝantaro kaj evoluo.

Virinoj ludas gravan rolon en produktado de homoj. En praktikado oni pli kaj pli multe ekkonis, ke protektado de rajtoj de virinoj, kaj altigo de ilia pozicio estas ŝlosilo por efektivigi la celon pri superregado de loĝantaro. Sed nuntempe en iuj landoj kaj regionoj, precipe en la evoluantaj landoj, la rajtoj de virinoj en edukado, akuŝa higieno, nasklimigo, kaj aliaj flankoj ankoraŭ ne estas pretektataj. Laŭ statistiko, inter pli ol 900 milionoj da analfabetoj, du trionoj estas virinoj. En la tuta mondo, pli ol 300 milionoj da naskpovaj virinoj ne akiras sekurajn nasklimigajn rimedojn. Ĉiujare averaĝe 529 mil virinoj mortis pro gravediĝo. En la mondo nuntempe la naskpovaj virinoj averaĝe naskis 2,69 idojn. La naska rilatumo de afrikaj virinoj estas plej alta, 4,91, kaj tiu de eŭropaj virinoj estas plej malalta, 1,38.

Pro neekvilibra disvastiĝo de la loĝantoj en la tuta mondo, malriĉeco, malprogresemo kaj aliaj kialoj, la adoleskantoj ne povas ĝui la indajn rajtojn, nome edukadon, sanon kaj havendan zorgon. Multaj adoleskantoj tro frue portas la pezan ŝarĝon de vivo. Laŭ statistiko, ĉiutage averaĝe pli ol 70 mil neadoltaj knabinoj fariĝis edzinoj, proksimume 40 mil knabinoj fariĝis patrinoj. En la mondo ĉiutage proksimume 6 mil adoleskantoj infektiĝis de aidoso, interalie multaj estas junaj virinoj kaj knabinoj. Nuntempe nombro de loĝantaro de la tuta mondo estas ĉirkaŭ 6,4 miliardoj, 95% de la aldonintaj loĝantoj devenas de la evoluantaj landoj.

Ĉinio estas la evoluanta lando, kiu enhavas plej multe da loĝantoj en la mondo. La baza nombro de loĝantaro de Ĉinio estas granda, kreskado estas rapida, kvalito de la loĝantoj estas malalta, strukturo ne estas racia, kaj estas granda danĝero en sekureco de loĝantaro. Ĝis fino de la jaro 2003, la totala nombro de loĝantaro de Ĉinio proksimiĝis al 1,3 miliardoj. La premforto de loĝantaro de Ĉinio estas tre peza.