• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-07 18:59:23    
Nova prezidento de iraka transira registaro Jalal al-Talabani (foto)

cri

La 6-an de aprilo la iraka transira nacia parlamento elektis Jalal Talabani, gvidanton de kurdoj de norda Irako kiel prezidenton. Talabani fariĝis la unua kurda prezidento en la historio de Irako.

Talabani naskiĝis en la kurda regiono de Irako en 1933. Post lernado en la loka elementa lernejo, li eniris mezlernejon de la urbo Kirkuk en norda Irako.

Li dediĉis sian tutan vivon al la liberiga movado de kurdoj. En 1946, 13-jaraĝa Talabani organizis sekretan aliancon de kurdaj lernantoj. Poste li aliĝis al la Kurda Demokratia Partio. En sia 18-a jaraĝo en 1951, Talabani estis elektita kiel membro de la centra komitato de la Kurda Demokratia Partio. Sekve, li eniris medicinan instituton por plua lernado. Kun preteksto de partopreno en politika aktivado, la dinastio Faisal nuligis enlernejiĝan kvalifikon de Talabani. En 1956, li estis dekrete arestata kaj sin kaŝis en ĉiu loko pro titolo de gvidanto de la alianco de kurdaj lernantoj. En 1958, post renverso de la dinastio Faisal, Talabani finfine havis ŝancon eniri leĝan instituton por lernado. Tiam li tutanime volis servi kiel raportisto kaj redaktoro de kurda ĵurnalo. En 1959, post diplomiĝo, li varbite aliĝis al la armeo kaj servis en artilerio kaj kirasa trupo kaj estis promociita kiel komandoro de la tanka trupo.

Septembre de 1961, la kurdoj lanĉis armitan ribelon, Talabani partoprenis en la ribelo gvidante sian trupon. Krom batalado, li ankaŭ veturis al Eŭropo kaj la mezorienta regiono kiel speciala sendito de kurdoj por gajni subtenon.

En la jaro 1964, la Kurda Demokratia Partio komence dispartiĝis. En 1975, kurda ribelo komplete malsukcesis, poste Talabani kaj iuj kurdaj intelektuloj establis Patriotan Union de Kurdstano. Ekde la jaro 1976, li ĉiam klopodis por organizi armitan ribelon en la iraka teritorio, ĝis la jaro 1988, li estis kruele subpremita de la iraka prezidento Saddam tiutempe. Post la Golfa Milito okazinta en 1991, la armita forto de Talabani okupis iujn regionojn de la norda parto de Irako.

Post renverso de la regpotenco de Saddam, la 13-an de julio 2003, Talabani enoficiĝis kiel membro de la provizora administra komitato de Irako. La 1-an de novembro samjare, li ekservis kiel deĵoranta prezidanto de la provizora administra komitato de Irako, la serva periodo estis unu monato.