• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-13 17:04:03    
Inter-Parlamenta Unio (foto)

cri

Inter-Parlamenta Unio, kies antaŭa nomo estas "Inter-Parlamenta Konferenco pri Akcelo al Internacia Arbitracio", estis iniciatita de iu parlamentano de la brita malsupera ĉambro kaj iu membro de la franca nacia parlamento, kaj okazigis la unuan konferenco en Parizo de Francio en la 29-a de junio de 1889. 96 parlamentanoj el 9 landoj de 3 kontinentoj partoprenis en la konferenco. En 1894, oni aprobis statuton, kaj establis konstantan sekretariejon. En la 9-a konferenco okazinta en 1899, oni ŝanĝis la nomon al "Inter-Parlamenta Unio pri Akcelo al Internacia Arbitracio". Kaj en la jaro 1922, oni ŝanĝis al la nuna nomo. Post la 2-a monda milito, la Inter-Parlamenta Unio profunde ŝanĝiĝis. De asocio, en kiu partoprenis parlamentanoj, disvolviĝis al internacia organizo, en kiu partoprenas parlamentoj de diversaj landoj, kaj fariĝis centro, kie la leĝ-donaj instancoj de la landoj kun diversaj politikaj sistemoj faras dialogon kaj disvolvas parlamentan diplomation. Ĝi ankaŭ estas la plej granda internacia organizo de parlamentoj en la mondo.

La stututo difinis, ke la Inter-Parlamenta Unio estas internacia parlamenta organizo, en kiu partoprenas la parlamentanaj delegacioj organizigitaj de la parlamentoj de diversaj suverenaj landoj. Kiel centro, kie la parlamentanoj de diversaj landoj faras dialogon, la Inter-Parlamenta Unio sin dediĉas al akcelo de paco, protektado de homaj rajtoj, plifortigo de kunlaborado inter diversaj popoloj, kaj antaŭenpuŝado de disvolviĝado de reprezent-rega sistemo. La Inter-Parlamenta Unio konsentis la celojn de UN, kaj subtenas diversajn klopodojn fare de UN. En la jaro 1996, la Inter-Parlamenta Unio subskribis kunlaboran interkonsenton kun UN, pliintimigis la kunlaboradon kun UN, okazigis serion da aktivadoj kunlabore kun UN, kaj akiris bonan efikon. La Inter-Parlamenta Unio kunlaboras ankaŭ kun la regionaj parlamentaj organizoj, kaj aliaj internaciaj, registaraj kaj neregistaraj organizoj, kiuj havas komunan konfidon.

De multaj jaroj, la Inter-Parlamenta Unio diversmaniere faris multe da laboro en protektado de paco, akcelado de kontinuigebla evoluo, protektado de homaj rajtoj kaj la rajtoj de virinoj kaj infanoj, plifortigado de la reprezent-regaj instancoj. Precipe de la lastaj jaroj, en la konferenco de la Inter-Parlamenta Unio, kiel grava podio, kie faras interfluon la parlamentoj kaj parlamentanoj de diversaj landoj, oni diskutis pri multaj gravaj internaciaj problemoj, montris la voĉon de la Inter-Parlamenta Unio per voĉdonado kaj aliaj formoj, kaj vokis atenton de la internacia socio. La Inter-Parlamenta Unio jam fariĝis internacia parlamenta organizo la plej grandskala, plej reprezentiva kaj plej influa en la mondo.

La Inter-Parlamenta Unio havas konferencon, konsilantaron, plenumantan komisionon, sekretariejon, kaj asocion de ĝeneralaj sekretarioj de la parlamentoj de diversaj landoj. Diversaj parlamentaj grupoj sendas delegitojn partopreni en la konferenco, por diskuti pri diversaj gravaj internaciaj problemoj, kaj aprobas koncernajn rezoluciojn. La konsilantaro estas decida instanco de la Inter-Parlamenta Unio. La plenumanta komisiono estas administra gvida kaj decida instanco, kaj ĝi konsistas el 15 personoj. La sekretariejo estas konstanta oficejo de la unio. La ĉefstabejo de la Inter-Parlamenta Unio estas en Ĝenevo. Ĝis aprilo de la jaro 2005, la unio havas entute 140 membrojn kaj 7 kontaktantajn membrojn.