• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-18 15:45:13    
Nova stelo sur libana politika scenejo Najib Miqati

cri

Post 1-taga interkonsiliĝo de la parlamento, la 15-an de aprilo, libana prezidento Emile Lahoud oficiale nomumis Najib Mikati, eksan ministron pri publikaj laboroj kaj transporto, kiel novan ĉefministron de la libana registaro, kaj rajtigis lin establi la novan kabineton por anstataŭi Karami, kiu deklaris kolektive rezigni oficon en la 28-a de februaro. Per harmoniaj interhomaj rilatoj kaj elstara politika kapablo, 49-jara Miqati estis nomumita establi la kabineton elstarante el 128 membroj de la libana parlamento. Kun 58 voĉdoniloj kontraŭ 52 li venkis nacidefendan ministron de la zorganta kabineto, kiu estis ĉefminitra kandidato elektita de la libana sekto proksima al Sirio, kaj fariĝis nova stelo rimarkinda sur la politika scenejo de Libano.

Miqati naskiĝis en Tripolio en norda parto de Libano, hejmloko de ĉefministro de la libana zorganta registaro Omr Karami, li ankaŭ estas politika rivalo de Karami. Miqati estas sunaisma moslemo de Libano, li diplomiĝis el la Amerika Universitato de Bejruto kaj gajnis magistran rangon de komerca administrado. Poste li veturis al Francio kaj Usono por plua lernado en INSEAD Instituto de Francio kaj Harvard Universitato de Usono. Reveninte patrolandon, Miqati rapide elstaris en la industria kaj komerca rondo de Libano per vastaj scioj kaj talenta kapablo, kaj establis sian sendependan regon en la telekomunika kampo. Nun Miqati estas kreinto kaj kunlabora partnero de la tutgloba telekomunika korporacio de Luksemburgio. Ĝis la pasinta jaro, li ankaŭ posedis unu el du kompanioj de movebla telekomuniko de Libano.

Tamen li ne estis kontenta pro sia eminenta atingo en komerco. Per sia solida propraĵo, ekde la fino de la pasinta jarcento, Miqati rapide firme staris sur la komplika politika scenejo de Libano. De la jaro 1998 ĝis 2004, li multfoje servis en la kabineto de libana eksa ĉefministro Rafiq al-Hariri. En 2000, kiel kandidato de la norda parto de Libano, li sukcese estis elektita kiel membro de la libana parlamento.

Laŭ informo, Miqati estas bona amiko de siria prezidento Bashar al-Asad, tiel li estis konsiderata kiel persono de la libana sekto proksima al Sirio. Tamen en politiko Miqati estas vaste konata pro milda starpunkto. La 14-an de decembro ĉijare, post kiam libana eksĉefministro Hariri estis murdita, Miqati ĉiam porpledis, ke la libana registaro devas konformi al eĥo de opoziciuloj, subteni internacian enketon al la murda evento de Hariri kaj puni respondeculojn pri sekureco kaj informa sistemo de Libano rilate al la evento, li ankaŭ pledis por laŭdate okazigi la parlamentan elektadon de Libano en majo ĉijare. La milda starpunkto de Miqati gajnis laŭdon de libanaj opoziciuloj kaj plenfortan subtenon de Sulayman Franjiyah, potenca persono de la libana zorganta registaro kaj ministro pri internaj aferoj de la sekto Maronite. Tiel li fariĝis ŝlosila persono por plenigi fendon inter diversaj flankoj de Libano. La 15-an de la sama monato, libanaj opoziciuloj unuece elektis Miqati kiel ĉefministran kandidaton, tio fiksis bazon al Miqati por esti nomumita por establi la kabineton.

En la lastaj monatoj, la libana politika scenejo falis en seriozan krizon pro la murda evento de Hariri, Libano ĉiutempe vizaĝas al ebleco de grandskala interna milito. Sekve de retirado de la siria armeo el Libano en la fino de la kuranta monato, la batalo de diversaj sektoj de Libano estas pli kaj pli intensa. Ekde kiam li estis nomumita establi la kabineton en la 10-a de marto, pro rifuzo de libanaj opoziciuloj en kunlaboro kaj interna kontraŭstaro de la sekto proksima al Sirio, multaj klopodoj de Karami en la kabineta establigo malsukcesis, li ne povis ne oficiale deklari forlason de la klopodo en establo de la kabineto en la 13-a de aprilo, tio liveris ŝancon al Miqati por realigi lian politikan idealon. En la gazetara konferenco okazigita post nomumo, Miqati esprimis, ke li decidis komenci laboron pri establo de la kabineto en la 16-a de aprilo kaj klopodas por plenumi la taskon kiel eble plej frue, por lasi sufiĉan tempon al preparado de la parlamenta elektado de Libano. Antaŭ tio, li esprimis, ke por garantii justecon de la elektado, li ne partoprenos en la parlamenta elektado.