• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-20 14:03:19    
Internacia Tago pri Reduktado de Natura Katastrofo kaj Internacia Jardeko pri Reduktado de Natura Katastrofo (foto)

cri

La Internacia Jardeko pri Reduktado de Natura Katastrofo estis proponita de eksestro de la usona Akademio pri Sciencoj doktoro Frank Press okaze de la 8-a Monda Konferenco pri Tertrema Inĝenierarto okazinta en julio de 1984. Poste, ĉi tiu plano estis vaste atentata de UN kaj la internacia socio. En la rezolucio 169 de 42-a Ĝenerala Asembleo, aprobita en la 11-a de decembro de 1987, rezolucio 203 de 43-a Ĝenerala Asembleo, aprobita en la 20-a de decembro de 1988, kaj en la rezolucio 99 de la Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio en 1999, UN faris konkretan aranĝon por disvolvi la Internacian Jardekon pri Reduktado de Natura Katastrofo. En decembro de 1989, la 44-a Ĝenerala Asembleo de UN aprobis la raporton de la Konsilantaro pri Ekonomio kaj Socio pri la Internacia Jardeko pri Reduktado de Natura Katastrofo, decidis disvolvi la aktivadon Internacia Jardeko pri Reduktado de Natura Katastrofo de 1990 ĝis 1999, kaj difinis ĉiun duan merkredon de oktobro kiel Internacian Tagon pri Reduktado de Natura Katastrofo. La 10-a de oktobro de la jaro 1990 estas la unua Internacian Tago pri Reduktado de Natura Katastrofo. La Ĝenerala Asembleo de UN ankaŭ difinis la internacian agadan programon de la Internacia Jardeko pri Reduktado de Natura Katastrofo. En 2001, la Ĝenerala Asembleo decidis plue memorigi la Internacian Tagon pri Reduktado de Natura Katastrofo en la dua merkredo de oktobro ĉiujare, kaj propagandi la kulturon pri reduktado de natura katastrofo en la tuta mondo, inkluzive de preventado, mildigado kaj preparado. Starigo de la Internacia Jardeko pri Reduktado de Natura Katastrofo kaj la Internacia Tago pri Reduktado de Natura Katastrofo celas alvoki altan atenton de la internacia socio al la laboro pri reduktado de natura katastrofo, urĝi al diversaj regionoj kaj registaroj de diversaj landoj preni reduktadon de natura katastrofo kiel parton de sia laborplano, kaj celas antaŭenpuŝi la landojn kaj la internacian socion preni diversajn rimedojn por redukti influon de diversaj naturaj katastrofoj. Dum la Internacia Jardeko pri Reduktado de Natura Katastrofo, la internacia socio akiris rimarkindan atingon.

Alfonte al atenco de la natura katastrofo, multaj landoj sinsekve prenas koncernajn rimedojn. En aprilo de 1989, eĥante iniciaton de UN pri Internacia Jardeko pri Reduktado de Natura Katatrofo, la ĉina registaro starigis ŝtatan komitaton, nome la ĉinan Komitaton pri la Internacia Jardeko pri Reduktado de Natura Katatrofo, akiris rimarkindan atingon, kaj fundamente formis funkciigan kaj laboran meĥanismon de la tutnacia sinteza reduktado de natura katastrofo.