• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-22 15:56:34    
Tri famaj tradukistoj de fabeloj de Andersen (foto)

cri

"En Ĉinio, parolante pri Andersen, ĉu plenaĝuloj ĉu infanoj bone scias lin." La influo de fabeloj de Andersen al Ĉinio povas esti priskribita per la supra menciita frazo de fama infana literatura verkisto Jin Jin en la mezo de la pasinta jarcento. Kiel konate, post centjara interfluo kaj kunfandiĝo, la fabeloj de Andersen jam fariĝis biblioteko de la ĉina infana literaturo. Oni posedas ne nur preskaŭ eminentajn antologiojn de 200 specoj, sed ankaŭ kolektojn de pli ol 10 specoj, inter ili, la plej influa kaj plej akceptataj aŭtoritataj tradukoj estis faritaj de Ye Junjian, Lin Hua kaj Ren Rongrong.

En 1944, laŭ invito de la dummilita propaganda ministerio de Britio, Ye Junjian faris rondiran prelegon en diversaj lokoj de Britio por propagandi farojn de Oka-voja Armeo kaj Nova Kvara Armeo en la Rezista Batalo kontraŭ Japanio sub gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, tio estis unu parto de la propagando por krei la duan militkampon en Eŭropo. En libera tempo, li legis fabelojn de Andersen akiritajn el amikoj en la danlanda lingvo. Originala verko de Andersen alportis grandan plezuron kaj edifon al la koro de Ye Junjian, li komprenis, ke antaŭe li legis fabelojn de Andersen en la angla lingvo kaj franca lingvo, tiuj nur estis rakontoj kaj perdis poemojn, poeman ideon kaj la filozofion pri la vivo. Pensante pri malriĉa ĉina infana literaturo en tiu epoko, li naskis ideon pri tradukado de la fabeloj de Andersen.

Tiel, dum 5 jaroj loĝantaj en Kembriĝo, Ye Junjian laŭvorte tradukis ĉiujn fabelojn de Andersen en libera tempo. Reveninte al la patrolando en 1949, ĝuste kiam fondiĝis la nova Ĉinio, li pensis, ke li devas konigi la fabelojn de Andersen al nova infana literaturo. Tiutempe ĝenerala redaktoro de la Eldonejo de Kulturo kaj Vivo s-ro Bakin invitis artikolon de li, tiel Ye Junjian donis ĉiujn tradukojn al Bakin. En 1953, eldoniĝis la fabelo "Bildolibro sen Bildo" verkita de Andersen kaj tradukita de Ye Junjian, poste aliaj volumoj de fabeloj estis sinsekve eldonitaj. En 1958, eldonejoj de la tuta lando reguliĝis, post kiam la Kultura Eldonejo kununuiĝis kun la Ŝanhaja Nov-Literatur-Arta Eldonejo, ĝi planis eldoni kolekton de fabeloj de Andersen, tiel Ye Junjia refoje reviziis ĉiujn tradukojn ekde la komenco, tio estis preskaŭ tute nova traduko kaj havis 16 volumojn, tiel naskiĝis la unua Fabela Kolekto de Andersen en Ĉinio. En 1978, tiu fabela kolekto refoje eldoniĝis kaj estis la plej aŭtoritata traduko de Ĉinio.

La traduko de Ye Junjian akiris altan takson de diversaj flankoj, estis honore laŭdita de danlandaj amaskomunikiloj kiel plej altnivela inter cent-lingvaj tradukoj, ĉar "nur la ĉina traduko konigis Andersen al legantoj kiel granda verkisto kaj poeto, ĝi konservas poetan, humuran, vivplenan kaj konkretigan lingvon." Pri tio, danlanda reĝino solene premiis al s-ro Ye "danlandan naciaflagan medalon", ankaŭ Andersen gajnis la menciitan medalon pro fabela verkado. Tiel s-ro Ye Junjian fariĝis ununura tradukisto en la mondo kiu gajnis tiun honoron pro tradukado de fabeloj de Andersen.

Lin Hua estis diplomato de la ĉina ambasadorejo en Danlando kaj longatempe laboris en Danlando. En 1955, li partoprenis en la solena aktivado okazigita por la 150-a datreveno de naskiĝo de Andersen en la hejmloko de Andersen kaj estis profunde kortuŝita, tiel li ekhavis ideon pri tradukado de la fabeloj de Andersen. Tamen pro okupita laboro, li ne realigis la volon. Post emeritiĝo en 1988, laŭ invito de la Ĉina Infana Eldonejo, li uzis tri jarojn por plenumi sian revon antaŭ 40 jaroj pri tradukado de la Fabela Kolekto de Andersen.

Li opinias, ke nur oni ĉiuflanke konis verkojn de Andersen, oni povas reale koni la danlandan kulturon. Li postulis, ke la homoj ne rigardu Andersen nur kiel fabelan verkiston, sed kiel ĉiuflanke grandan artiston. Pro lia elstara atingo en konigo de la danlanda literaturo kaj fabeloj de Andersen, en 1997, Lin Hua gajnis "danlandan naciaflagan medalon" premiitan de danlanda reĝino kaj ankaŭ premion de Andersen. Okaze de la 200-a datreveno de naskiĝo de Andersen en 2005, li estis elektita kiel amikeca ambasadoro de Hans Christian Andersen de Ĉinio.

Ren Rongrong estis tradukisto de du fabelaj kolektoj de Andersen eldonitaj respektive de la infana eldonejo de Zhejiang kaj Ŝanhaja Traduka Eldonejo. Kiel verkisto kaj tradukisto de infana literaturo, Ren Rongrong havas apartan sincerecon kaj profundan sentimenton al Andersen kaj liaj fabeloj, li havas originalecajn komprenon de infana literatura verkisto. Li denove tradukis la "Fabelan Kolekton de Andersen" kun 80-jaraj vivspertoj kaj senmakula koro de infaneto. Sekve de kiam la kolekto estis eksponita en la tutlanda aktivado celebra al 200-a datreveno de naskiĝo de Andersen kaj enmetita en la nacia biblioteko de Danlando, eldono de tiu fabela kolekto havas pozitivan influon kaj apartan valoron en akcelo de kultura interfluo de Ĉinio kaj Danlando kaj puŝo de infana verkado de Ĉinio, ĝi certe estos enlistigita en la historio.

Hans Christian Andersen estis ankaŭ fama romanisto, dramisto kaj poeto en Danlando de tiu tempo eĉ de la literatura rondo de Eŭropo. La homoj nomis lin kiel la "unuan romaniston de Danlando" kaj taksis, ke lia atingo en dramo superis tiun en novelo kaj fabelo, kaj lia poemo "Danlando, mia patrolando" estas ĝenerale konsiderata kiel la dua nacia kanto de Danlando. Tiel oni diris, ke Hans Christian Andersen unue estas granda verkisto kaj poste, fabela reĝo.