• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-29 15:39:36    
Internacia Festo de Blinduloj (foto)

cri

En 1984, en establa konferenco de la Monda Blindula Unio okazinta en Riado, ĉefurbo de Saudi-Arabio, oni difinis la 15-an de oktobro kiel Internacian Festo de Blinduloj. Tio unuafoje havigis al blinduloj sian unuiĝintan organizon kaj propran tagon. Antaŭ tio, la festo de blinduloj ne okazas en fiksa dato. La blinduloj de iuj eŭropaj landoj ofte okazigis festivalon en aŭtuno, kaj nomas memortagon de tiu aktivado kiel "Festo de Blanka Bastono".

En la 18-a de septembro de 1989, la Ĉina Ligo de Kripluloj sendis sciigon, postulante al diversaj lokoj okazigi taŭgan festadon okaze de la Internacia Festo de Blinduloj ĉiujare kun organizado de provinca aŭ municipa asocio de blinduloj, kaj kun helpo de funkcia departemento, por aktivigi vivon de la blinduloj, kaj por montri zorgadon de la lando al blinduloj.

La Monda Higiena Organizo supozas, ke en la tuta mondo estas 40 milionoj ĝis 45 milionoj de blinduloj, kaj trioble da homoj kun malalta vidkapablo, nome ĉirkaŭ 140 milionoj da homoj. Interalie 75% el ili povas resaniĝi aŭ altigi sian vidkapablon per operacio aŭ dioptrika ĝustigo. Kaj 25% el ili devas porti vidhelpilon, vid-resanigan aparaton kaj aliajn.

En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉinio faris enketadon al stato de la vida kripleco. La rezulto montras, ke en Ĉinio estas proksimume 13 milionoj da vid-kripluloj, interalie 5,5 milionoj da blinduloj, kaj 750 homoj kun malalta vidkapablo.

La Monda Blindula Unio estas internacia neregistara organizo. Ĝi establiĝis en 1984. Ĝia antaŭa formo estas Internacia Blindula Ligo kaj Monda Bonfartiga Asocio de Blinduloj. Ĝis oktobro de 2004, ĝi havas 72 membrolandojn. Celoj de la organizo estas igi la blindulojn de la tuta mondo partopreni en socia vivo kun egala ŝanco kaj rajto. Ĉefstabejo de la Monda Blindula Unio troviĝas en Parizo. Ankaŭ la ĉina Asocio pri Blinduloj, Surduloj kaj Mutuloj estas unu el iniciatintoj de la organizo. La Monda Blindula Unio havas konsultan pozicion en diversaj koncernaj organizoj de UN. Post establiĝo, ĝi ludas gravan rolon en preventado de blindeco, akcelado al diversaj landoj ellabori leĝojn kaj politikojn protektantajn laŭleĝajn rajtojn de la blinduloj, plifortigado de sendependeca spirito de la blinduloj, ekspluatado de potenciala forto de blinduloj, akcelado de internacia interfluo kaj kunlaborado kaj en aliaj kampoj.