• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-26 09:40:17    
Malkaŝiĝis rezulto de ĝenerala elektado de Mongolio

cri

La 23-an de majo rezultis la prezidenta elektado de Mongolio, kiu okazas po kvar jaroj. La Ŝtata Elekta Komitato de Mongolio deklaris samtage, ke la nuna parlamenta prezidanto, prezidanto de la Mongola Popola Revolucia Partio Nambaryn Enkhbayar venkis en la elektado kaj estis elektita kiel nova prezidento de Mongolio.

Prezidanto de la Ŝtata Elekta Komitato de Mongolio deklaris en la 23-a de majo, ke nuna prezidanto de la Mongola Popola Revolucia Partio Nambaryn Enkhbayar gajnis 53% de voĉdoniloj. Ĉar la voĉdonila proporcio superis duonon, li ne bezonas eniri la duan voĉdonadon kaj estis rekte elektita kiel nova prezidento de Mongolio. Lia ĉefa rivalo, eksprezidanto de la Mongola Demokratia Partio Mendsaikhan Enkhsaikhan gajnis nur 20% de voĉdoniloj.

Laŭ informo, la 22-an de majo preskaŭ cento da observantoj el Britio, Usono, Japanio kaj aliaj landoj troviĝis en diversaj voĉdonaj stacioj kiam okazis la voĉdonado, por kontroli la ĝeneralan elektadon. Tamen ĝis nun ankoraŭ ne aperis raporto pri fraŭdo en la elektado. Matene de la 23-a de majo en la gazetara konferenco, Mendsaikhan Enkhsaikhan konfirmis malsukceson en la elektrokampanjo kaj esprimis gratulon al Nambaryn Enkhbayar. Aliaj du kandidatoj respektive gratulis al Nambaryn Enkhbayar per telefono.

Matene de la 23-a de majo, Nambaryn Enkhbayar kaj nuna ĉefministro el la Demokratia Partio kune ĉeestis al iu budaisma preĝa ceremonio okazinta en Ulanbatoro, tamen la venkinto ne faris parolon al budaanoj. Nuna ĉefministro diris intervjuate: "Mi kredas ke la nova prezidento bone kunlaboros kun ni."

Subtenantoj de Nambaryn Enkhbayar esperas, ke liaj riĉaj politikaj spertoj helpos rekonstrui prosperon de Mongolio. En la elektrokampanjo, Nambaryn Enkhbayar promesis al voĉdonantoj, ke li altiros pli multe da fremdlanaj investoj por akceli ekonomian disvolvon de Mongolio.

Mongolio praktikas parlamentan sistemon, antaŭ unu jaro la Popola Revolucia Partio posedis 72 el 76 sidlokoj de la parlamento kaj tute regis potencon de la lando. Tamen ĝi malsukcesis en la 4-a parlamenta elektado okazinta en la fino de junio pasintjare, ĝiaj sidlokoj en la parlamento restis nur duona, ĝia rivalo, alianco konsistigita el la Patria Partio kaj la Demokratia Partio ambaŭ havis sian duonon kun la Popola Revolucia Partio kun 36 sidlokoj. La Popola Revolucia Partio devigite donis la regpotencon de ĉefministro al gvidanto de la Demokratia Partio.

Tamen post kiam la "Patria-Demokratia Alianco" sukcese realigis onigon de la regpotenco kune la la Popola Revolucia Partio kaj gajnis postenon de ĉefministro, interna diverĝo kaj konkurakiro de regpotenco de la alianco estas pli kaj pli intensaj, fine en la 18-a de decembro en 2004, la Demokratia Partio eksigis oficon de Mendsaikhan Enkhsaikhan kiel prezidanton de la partio. La 30-an de decembro, la "Patria-Demokratia Alianco" deklaris malorganiziĝon. En tia situacio okazis la ĝenerala elektado, profitinto kompreneble estas la Popola Revolucia Partio.