• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-30 19:11:11    
MKO oficiale nomumis Lamy kiel novan ĝeneralan direktoron

cri

La 26-an de majo en Ĝenevo, la Monda Komerca Organizo deklaris, ke eksa membro de EU pri komerco kaj franco Pascal Lamy estis oficiale nomumita kiel nova ĝenerala direktoro de la organizo por anstataŭigi Supachai Panitchpakdi en la 31-a de aŭgusto ĉijare.

Ideala kandidato

Ĉina specialisto kiu partoprenis en la intertraktado kun la Monda Komerca Organizo opiniis, ke konsidere pri la nuna politika situacio de la mondo kaj sistemo de la Monda Komerca Organizo, Lamy estas ideala kandidato de nova ĝenerala direktoro de la organizo. Li kredis, ke la enoficiĝo de Lamy helpos puŝi la rilatojn inter la organizo kaj Ĉinio.

La specialisto montris, ke la Monda Komerca Organizo estas internacia organizo ĉefe gvidata de Usono, se usonano estos elektata kiel ĝenerala direktoro, tio certe plifortigos potencan pozicion de Usono. Se reprezentanto de evoluantaj landoj prenos tiun oficon, tio eble pliintensigos rezistan situacion de evoluantaj landoj kun evoluintaj landoj. En tia situacio, elekti personon de EU por prezidi laboron de la Monda Komerca Organizo kaj ludi bufran eĉ pontan rolon estas bona elekto.

Post kiam Lamy estis decidita kiel la ununura kandidato de la ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo, la publiko ĝenerale opinias, ke Lamy faros reformadon de la organizo. Fakte, kaŭze de limigo de diversaj fortoj estas malfacile fari reformadon de la Monda Komerca Organizo, la homoj atendas ŝanĝon de la situacio post enoficiĝo de Lamy.

Senlaca strebo

Lamy naskiĝis en la 8-a de aprilo, 1947. Li lernis en tri plej famaj universitatoj de Francio --- Altnivela Komerca Universitato, Politika Instituto Kaj Nacia Administra Instituto. Tiuj universitatoj estas lulilo de altrangaj oficistoj kaj administrantoj de Francio.

Lamy servis kiel konsilisto de franca ekonomia ministro de 1981 ĝis 1983. En 1983 kaj 1984 li laboris kiel oficeja vicestro de franca ĉefministro, de 1985 ĝis 1990 li laboris kiel oficeja estro de prezidanto de la Komisiono de EU. De 1994 ĝis 1999 li enoficiĝis kiel ĝenerala ĉefo de la Liona Kredita Banko de Francio kaj planis privatigon de la banko. En sekvantaj kvin jaroj, li laboris kiel membro de EU pri komerco. Antaŭ ol li plenumis sian servoperiodon, multaj bonlaborŝancoj jam svingis la manon al li, tamen li ofte traktis pretekstante ke li ankoraŭ ne decidis. Fakte li jam fiksis sian rigardon al du postenoj: ĝenerala ĉefo de la Monda Mona Fonduso kaj prezidanto de la Komisiono de EU. Ĉar la franca registaro ne kontentiĝis pri faro de Lamy en Bruselo, tial li ne akceptis varman subtenon de la registaro. Tamen li neniam forlasis, sed ĉiam esprimis partopreni en elektado de ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo. Ĉifoje Parizo ŝaltis verdan lampon al li.

Koncepto kaj tasko

Pri koncepto de la Monda Komerca Organizo, Lamy pledas por plifortigi negocon kaj subigi komercan reziston. Li montris en la petskribo de elektrokampanjo prezentita al la Monda Komerca Organizo en la 26-a de januaro ĉijare: "Malfermi komercon, redukti obstaklon, ĉu en pasinteco, ĉu nuntempe, ĉu en estonteco, estas nemankigeble por puŝi ekonomiajn kreskon kaj disvolvon." Tio estas unu flanko de lia starpunkto. Aliflanke, same kiel aliaj respondecaj politikistoj, li emfazis ke malfermo de komerco devas laŭorde iri. Francaj amaskomunikiloj resumis la starpunkton de Lamy kiel sindediĉo al regebla tutmondigo.

Laŭ publika opinio, la unua defio al Lamy estas malfacila problemo de la dohaa raŭndo. Novembre de 2001 en Dohao de Kataro, okazis la plurflanka komerca intertraktado, la enhavo tuŝis al agrikulturo, intelekta proprieto kaj aliaj sume ok kampoj, inter ili en la agrikultura problemo estis plej kerna diverĝo. Komplikeco de la problemo kaj kontraŭstaro de interesoj faris, ke ankoraŭ ne estis solvita la intertraktado kiu laŭplane devis finiĝi en 2004. Diversaj flankoj de la intertraktado decidis plilongigi la finan tempon de la intertraktado ĝis 2006. Rezulto de la intertraktado dependos de multaj faktoroj, unu el la plej gravaj faktoroj estas saĝeco kaj puŝa kapablo de Lamy.