• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-05-31 16:00:42    
Unua virina kandidato por ĉefministreco defios Gerhard Schroeder

cri

La 30-an de majo en la komuna konferenco de la prezidantaroj de la Kristanisma Demokratia Unio kaj Kristanisma Sociala Unio, prezidanto de la plej granda opozicia partio de Germanio – la Kristanisma Demokratia Unio – s-ino Angela Merkel estis oficiale nomumita kiel la komuna ĉefministra kandidato de la du partioj, kiu en la ĝenerala elektado okazonta en septembro de la kuranta jaro defios la nunan ĉefministron Gerhard Schroeder de la reganta Sociala Demokratia Partio de Germanio. Se la koalicio de la Kristanisma Demokratia Unio kaj la Kristanisma Sociala Unio triumfus en la ĝenerala elektado, ĉi-jare 50-jara Angela Merkel fariĝus la unua ĉefministrino en la historio de Germanio.

En la komuna konferenco de la prezidantaroj de la du partioj okazinta en la sama tago, prezidanto de la Kristanisma Sociala Unio Edmund Stoiber proponis kandidatigi Angela Merkel por la ĉefministreco. La ĉeestantoj per varma manklakado esprimis sian aprobon, kaj Angela Merkel tuj fariĝis la komuna ĉefministra kandidato de la du partioj sen la procezo de voĉdonado.

Post la konferenco Angela Merkel esprimis, ke ŝi atendas, ke ŝia unio kaj la Kristanisma Sociala Unio gajnos venkon en la ĝenerala elektado. Angela Merkel diris, ke se ŝi elektiĝos kiel la germana ĉefministro, ŝi faros serion da reformado al socia bonstatigo, imposto kaj aliaj por akceli la ekonomian kreskadon kaj solvi la problemon de alta senlaboreca proporcio. Ŝi proklamis, ke en la 11-a de junio la Kristanisma Demokratia Unio kaj la Kristanisma Sociala Unio okazigos kunvenon por kune ellabori programon por la elekto-kampanjo. Krome, la Kristanisma Demokratia Unio kaj la Kristanisma Sociala Unio okazigos sian propran specialan kunvenon respektive en la 28-a de aŭgusto kaj la 2-a de septembro por oficiale komenci sian elekto-kampanjon kontraŭ la "ruĝ-verda koalicio" de la Sociala Demokratia Partio kaj la Verda Partio.

Angela Merkel ĝuas la titolon de "fera virino" en la germana politika rondo. En julio de 1954 ŝi naskiĝis en Hamburgo. En 1989 ŝi eniris la politikan rondon kaj en 1990 ŝi aliĝis al la Kristanisma Demokratia Unio. Dum la periodo, kiam Helmut Kohl estis la ĉefministro, Angela Merkel rapide fariĝis politika stelo kaj prenis sinsekve la postenojn de ministro pri virinaj aferoj kaj ministro pri medio. En aprilo de 2000 Angela Merkel estis elektita kiel prezidanto de la Kristanisma Demokratia Unio kaj fariĝis la unua virina gvidanto de granda partio post la militoj. En 2002 ŝi helpis Edmund Stoiber, prezidanton de la Kristanisma Sociala Unio, por defii Gerhard Schroeder je lia ĉefministra posteno, tamen malsukcesis. Poste la absoluta gvida pozicio de Angela Merkel estis starigita en la koalicia partio.

La kurteno de la ĝenerala elektado ĵus malfermiĝis. Oni atendu, ĉu post la 18-a de septembro aperos la unua virina ĉefministro en la historio de la germana politika rondo.