• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-20 15:20:45    
Bolivia nova prezidento Eduardo Rodriguez Veltze

cri

Vespere de la 9-a de junio en la politika ĉefurbo Sukro, kie troviĝas la Plej Alta Juĝejo, la bolivia nacia asembleo okazigis portempan kunvenon, por akcepti rezignan peton de prezidento Carlos Mesa, senata prezidanto Hormando Vaca Diez kaj prezidanto de la ĉambro de reprezentantoj Mario Cossio. Laŭ la bolivia konstitucio, 49-jaraĝa Eduardo Rodriguez Veltze, estro de la Plej Alta Juĝejo, aŭtomate fariĝis nova prezidento de Bolivio.

En la urĝa kunveno okazigita de la nacia asembleo vespere de la sama tago, membroj de la du ĉambroj plene aprobis nomumon al Eduardo Rodriguez Veltze. Poste Rodriguez deklaris enoficiĝon kaj oficiale fariĝis la 83-a prezidento en la historio de Bolivio. Post la enoficiĝa ceremonio, Rodriguez esprimis, ke li restarigos kiel eble plej frue stabilecon de la enlanda situacio kaj okazigos novan ĝeneralan elektadon en kvin monatoj.

Rodriguez naskiĝis en meza urbo Cochabamba de Bolivio en la 2-a de marto de 1956. Li lernis leĝon en la hejmloko kaj gajnis titolon de advokato en 1981.

En la jaro 1998, Rodriguez veturis al la John F. Kennedy Politika Lernejo de Harvard Universitato de Usono, por lerni lecionojn de magistro de publika administrado. Reveninte al Bolivio, li servis en registara departemento de leĝa servo.

Rodriguez servis ankaŭ kiel konsultato pri diplomatia kaj religia aferoj kaj akordiganto de la esplorejo de UN en Bolivio pri prevento de latinamerika krimago kaj traktado de krimuloj.

Cetere, Rodriguez iam laboris en iuj universitatoj de Bolivio por fari konsultadon pri leĝo kaj internaciaj aferoj.

Marte de 1999, Rodriguez fariĝis juĝisto de la Plej Alta Juĝejo. De marto de 2004 ĝis nun li ĉiam servis kiel estro de la juĝejo.

Post deklaro de enoficiĝo, Rodriguez estas ununura kandidato akceptata de opoziciuloj inter aliaj kandidatoj, li ankaŭ havas subtenon en la nacia asembleo. Malgraŭ tio, kiel eble plej frue mildigi la streĉatan situacion en Bolivio, restarigi liveradon de manĝaĵoj kaj fuzaĵoj de iuj regionoj kaj glate okazigi la ĝeneralan elektadon en kvin monatoj estos problemoj solvendaj de tiu nova bolivia prezidento.