• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-21 14:39:53    
Vjetnama ĉefministro komencis sian viziton en Usono

cri

En la 20-a de junio, vjetnama ĉefministro Phan Van Khai oficiale komencis sian unu-semajnan viziton en Usono. Tio estas la unuafoja vizito de gvidanto de la vjetnama registaro al Usono de la lastaj 30 jaroj post la finiĝo de la vjetnama milito kaj de la lastaj 10 jaroj post la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Vjetnamio kaj Usono.

Antaŭ sia vizito al Usono, Phan Van Khai esprimis, ke lia ĉi-foja vizito celas serĉi plifortigon de kontaktoj inter Vjetnamio kaj Usono en ekonomio, politiko, militafero kaj aliaj kampoj, precipe celas serĉi subtenadon de Usono por la vjetnama aliĝo al la Monda Komerca Organizo kaj la duflanka sekureca kunlaborado, por pluapaŝe akceli la daŭrigeblan disvolviĝadon de la vjetnama ekonomio.

En la 12-a de julio, 1995, Vjetnamio kaj Usono establis diplomatiajn rilatojn inter si. De tiam la duflanka komercado rapide disvolviĝas, kaj la totala komerca sumo rapide kreskis, de 451 milionoj da usonaj dolaroj en 1995 ĝis 6,4 miliardoj da usonaj dolaroj en 2004. De 2001, kiam la du landoj subskribis la interkonsenton pri la duflanka komercado, tagon post tago disvolviĝas la komercado inter la du landoj. Nun Usono jam fariĝis la plej granda komerca partnero de Vjetnamio. De 2001 ĝis nun, la investado de Usono en Vjetnamio ĉiujare meznombre kreskas je 26%. Ĉi-foje 200 personoj akompanas Phan Van Khai en lia vizito al Usono, kaj plejparto de ili venas el la industriista kaj komercista rondo de Vjetnamio.

Phan Van Khai vizitos 4 urbojn de Usono – Seatlon, Vaŝingtonon, Nov-Jorkon kaj Bostonon. En la 20-a de junio, Phan Van Khai ĉeestis al la subskriba ceremonio en Seatlo pri aĉeto de 4 aviadiloj el la Kompanio Boeing fare de Vjetnamio. La totala valoro de tiu ĉi kontrakto atingas 500 milionojn da usonaj dolaroj. En la sama tago, Phan Van Khai kaj Bill Gates, prezidanto de Microsoft, proklamis, ke la du flankoj subskribis du memorandojn. Laŭ la memorandoj Microsoft liveros trejnadon al vjetnamaj informadikaj kompanioj kaj komputilojn kaj softvarojn al 50 mil vjetnamaj instruistoj.

Krom plifortigo de la ekonomiaj kunlaboroj inter Vjetnamio kaj Usono, ĉi-foja vizito de Phan Van Khai ankaŭ celas plifortigi la kunlaborojn inter Vjetnamio kaj Usono en militafera, informa kaj aliaj flankoj. En la 22-a de junio, Phan Van Khai kaj usona prezidento George W. Bush intervidiĝos en la Blanka Domo. Phan Van Khai intervidiĝos ankaŭ kun usona nacidefenda sekretario Donald Rumsfeld kaj ili diskutos pri plifortigo de la kunlaboroj de la dulandaj militaj aferoj.

Pasis 10 jaroj post la normaliĝo de la rilatoj inter Usono kaj Vjetnamio, tamen ankoraŭ ekzistas multaj diverĝoj inter la du landoj. Intervjuate de raportistoj, Phan Van Khai diris, ke Vjetnamio esperas kune kun Usono serĉi konvenajn rimedojn por solvi tiujn problemojn.