• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-06-30 19:27:57    
Ĉinio klopodas por helpi studentojn enoficiĝi (foto)

cri

En la lastaj jaroj, kaŭze de grandmezura multiĝo de diplomiĝintoj el ĉinaj universitatoj, kiam ili serĉis laborojn, ili evidente sentis, ke estas pli kaj pli malfacile trovi laborojn. En somero de la kuranta jaro, preskaŭ 3 milionoj kaj 300 miloj da studentoj diplomiĝos, tiu cifero multiĝis je preskaŭ 600 miloj ol tio de la pasinta jaro. Por helpi tiujn studentojn glate enoficiĝi, Ĉinio prenis diversajn rimedojn.

Por kontentigi bezonon de popolanoj pri akcepto de altnivela edukado, en la lastaj jaroj, ĉinaj altnivelaj lernejoj senĉese plivastigis varban mezuron al lernantoj kaj la nombro de diplomiĝintoj kreskis jaro post jaro. tamen la bezono de diversaj profesioj al studentoj ne evidente kreskis, tio kaŭzis, ke laboriga problemo de studentoj estas pli kaj pli serioza.

Por bone fari enoficigan laboron de studentoj diplomiĝantaj ĉijare, ekde aŭtuno de la pasinta jaro, la ĉina Eduka Ministerio faris dispozicion. Estro de la departemento pri lernantoj de la Eduka Ministerio s-ino Lin Huiqing diris:

"Edukaj departementoj kaj universitatoj de diversaj lokoj pluapaŝe kulturas, ekspluatas kaj reguligas laborigan merkaton de diplomiĝintoj; plue plifortigas servon kaj kontakton kun entreprenoj kaj publikigas informojn pri enoficiga bezono. Cetere oni prenas pli pozitivajn politikojn kaj rimedojn por akceli diplomiĝintojn labori en okcidenta landparto kaj bazaj institucioj."

Laŭ postulo de la ĉina Eduka Ministerio, diversaj lokoj kaj universitatoj prenis diversajn rimedojn por helpi pli multe da diplomiĝintoj realigi enoficiĝon.

Por koni konkretan staton, lastatempe la raportisto veturis al la Pekina Lingva Universitato en norda parto de Pekino. La universitato havas la institutojn respektive de fremdaj lingvoj, ĉina lingvo, internacia financo, informa scienco kaj aliajn sume 6 institutojn. Ĉijare pli ol 460 licenciuloj diplomiĝis, pli multe preskaŭ 20% ol en la pasinta jaro. Por bone fari enoficigan laboron, la universitato establis laborigan direktan centron kaj ĉiuj institutoj kaj fakultatoj havas profesiajn laborigajn direktantojn. Cetere, la universitato funkciigis kurson pri enoficiga direktado, oni regule okazigas prelegon kaj invitas profesiajn konsultantojn, reprezentantojn de entreprenoj kaj enoficiĝintajn diplomitojn fari enoficigan direktan raporton.

S-ro Huang Yifang de la oficejo de la Pekina Lingva Universitato pri aferoj de studentoj diris:

"La enoficiga direkta laboro fare de ni ne limiĝas en direktado kaj servo al lernantoj en diplomiĝa etapo, sed estas tutproceza, oni faras profesian edukon, kulturadon de enoficiga kapablo ekde kiam studentoj eniras la universitaton, kaj helpas ilin fari profesian projektadon."

Sub klopodado de diversaj flankoj, ĝis la meza dektago de junio, la enoficiga proporcio de la Pekina Lingva Universitato jam superis 80%. Ĝis nun la universitato daŭre klopodas, esperante, ke ĝis finiĝo de la enoficiga laboro de diplomiĝintoj en septembro, la enoficiga proporcio atingos 90%.

Same kiel la Pekina Lingva Universitato, diversaj lokoj kaj universitatoj de Ĉinio prenis multajn rimedojn en enoficigo de studentoj. Ekzemple, pli ol 90% de altnivelaj lernejoj fondis instituciojn pri enoficiga direkta servo kaj establis enoficigan retejon; multaj universitatoj subskribis kunlaboran interkonsenton kun entreprenoj, kiam oni liveras altajn kaj novajn teknikojn al entreprenoj, la lastaj ankaŭ servas kiel enoficiga bazloko de lernantoj; la provinco Jiangsu en orienta Ĉinio ankaŭ aranĝis specialan fonduson por liveri malgrandan kreditan garantion al diplomiĝintoj, kiuj memdecide establas entreprenon. Cetere, Ĉinio ankaŭ difinis regulon, stimulante studentojn enoficiĝi en okcidenta landparto.