• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-15 16:33:29    
Distrado de loĝantoj de la urbo Guiyang en printempo (foto)

cri

Guiyang, ĉefurbo de la provinco Guizhou, troviĝas en sudokcidenta parto de Ĉinio. Vintre la vetero de la urbo estas malvarma kaj pluvema, tial kiam la printempa vento blove verdigis burĝonojn de arboj, loĝantoj de la urbo ekpromenis sur strato kaj placo por bonvenigi la printempon per kantado.

La vivo de la lokaj loĝantoj estas distra kaj plezura. En festaj tagoj kaj libertempo belaj knabinoj en modaj vestoj vagas en magazenoj kun abundaj varoj; iuj geamantoj, karese brakumantaj unu la alian, kveras en la ombro de arboj; en kafejoj kaj tetrinkejoj, troviĝantaj ĉe strato, iuj ludas pokeron, kaj iuj babilas, oni gustumas distradon de tiu ĉi urbo…

Distra tempo kun malrapida ritmo en la urbo Guiyang, kiel vidindaĵo kune ekzistas kun la rivero Nanming, zigzage trafluanta la urbon. La klara kaj pura rivero Nanming estas la ĉefa rivero, kiu trafluas la urbon, sur ambaŭ bordoj de la rivero troviĝas multaj murpentraĵoj, kiuj notis kulturon kaj fascinan ĉarmon de la urbo. Promenante ĉe la rivero, eĉ vi, vojaĝantoj venintaj el aliaj lokoj, kun netenebla sento, eniris en malgrandan tetrinkejon, troviĝantan ĉe la rivero, por gustumi la vivon de tiu ĉi urbo kune kun lokaj loĝantoj.

Li Yan, 23-jara fraŭlino de la urbo Guiyang, funkciigas sian malgrandan tetrinkejon. Ŝi babilis kun raportisto pri la vivo de la lokaj loĝantoj kun pleno de profunda sento.

"Loĝantoj de la urbo Guiyang havas sian kutimon, ili priatentas specon kaj ejon de konsumado, tio eble estas tendenco. La lokaj loĝantoj inklinas al te-kulturo kaj speciale ŝatas tetrinkadon. Ni esperas liveri al la vizitantoj distran lokon kun bona medio, por ke ili ĝuu kulturan etoson de nia urbo, fakte tio estas bona ideo."

Li Yan diris, ke la urbo Guiyang estas tre tenera kaj vivplena loko, en ĝi oni vivas tre plezure. Ŝi diris, ke ŝi vizitis ĉinajn aliajn urbojn, tamen ili donis al ŝi fremdan impreson, kaj ŝi sentis sin ĉiam melankolia en tiuj lokoj. Tial ĉiam kiam ŝi revenis la hejmlokon de vojaĝo, ŝi ekscitiĝe perceptis familiarecon de la hejmloko.

Se iu knabino, loĝanta fore de la urbo, en kiu ŝi naskiĝis, larmas de sopirado al la hejmloko, eble tion kaŭzas ŝia junaĝo. Tamen por 61-jara maljunulo Yao Deyi, sperti distran vivon en la mondo de goo-ludo en emerita tempo estas pro tio, ke komforta medio de la urbo Guiyang ĝuigas al li belan vivon.

"En libera tempo ni ludas kaj esploras goon, ni estas tre kontentaj en spirita vivo. Bona partio de goo-ludo estas kvazaŭ mirinda verkado, kiu donas al homoj plezuron kaj spirite amuzas la homojn."

Same kiel sinjoro Yao, multaj lokaj loĝantoj ŝatas ludi goon. Sur la centra placo oni ofte povas trovi amasojn da homoj, kiuj ludas goon tie. Homo, kunportante lignan ŝaktabulon, venas al la placo, sidas sur libera loko, kaj demetas la ŝaktabulon; certe baldaŭ venos konata aŭ nekonata goo-amatoro por rivalado.

Distraj kaj plezuraj loĝantoj de la urbo Guiyang lerte ŝanĝas sian distran manieron. Liu Lincheng estas 75-jara maljunulo, sur la centra placo oni ofte vidas lin ludantan turbon. Ludanto turnas ĝin per vipado, lerta ludanto povas fari, ke la turbo sin turnu daŭre dum kelkdek minutoj.

"Turboludo estas utila al sano. Homoj, kiuj ofte ludas ĝin, sentas sin forta kaj vigla. En la urbo Guiyang multaj homoj ŝatas tiun ĉi ludon."

Iom post iom vesperiĝas, kaj sur strato lampoj lumiĝas unu post alia. Guiyang, neniam silentinta urbo, eniris en denovan bruadon.

Grandaj kaj malgrandaj hoteloj, restoracioj, multaj kaj diversaj sanigaj centroj, karaoke-kantejoj, noktokluboj, allogas al si multajn vizitantojn, per sia karakteriza funkciado. La plej karakteriza estas la malnova distrikto, en kiu oni vendas diversajn manĝaĵojn. Kelkcent standoj viciĝas ĉe ambaŭ flankoj de la strato, oni eksponas diversspecajn frandaĵojn sur simplaj tabletoj, ili vere logas homojn.

Ne povinte rezisti tian tenton, raportisto eksidis ĉe iu stando, apud li estas du sinjorinoj, manĝantaj.

"Mi estas tre plezura, ni babilas manĝante. Ni sentas nin tre liberaj kaj senĝenaj en tia distra loko, tute malsama al luksaj hoteloj."

Imitante manieron de tiuj ĉi du sinjorinoj, la raportisto ekmanĝis ĉe la stando. Tiam brua nokto sin fandis en printempan odoron, kaj montriĝis tre plezura etoso. La lokaj loĝantoj plene ĝuas distran vivon ĝuste en tia etoso.