• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-18 16:23:49    
Kiel oni legos en estonteco? (foto)

cri

Nuntempe kvankam la diĝita tekniko penetris en ĉiuflankojn de nia vivo, tamen plejparto da homoj neniam pensis, ke la diĝita vento alportos influon al nia kutimo de legado. La 3-taga "Ĉina Unua Foiro pri Diĝita Eldono" diris al ni: nerimarkite venis la revolucio, kiu finfine kaŭzos grandan ŝanĝiĝon de la lega maniero de la homoj.

La interna movforto antaŭenpuŝanta tiun revolucion estas diĝita eldona industrio sur bazo de komputilo kaj interreta tekniko kaj senĉesa maturiĝo kaj pliboniĝo de teknikoj kaj produktoj en lega instrumento, lega enhavo, lega maniero kaj aliaj flankoj.

Pri la lega instrumento, kvankam portita elektronika legilo jam aperis antaŭ multaj jaroj kaj senĉese progresis, tamen pro manko de sento de "libro" aŭ bezono de elektro, ĝi ne estis akceptata de multaj homoj. Tiel la novtipa elektronik-papera legilo esplorita de nederlanda Philips esplorejo en ĉi-foja foiro estis vaste atentata. Diference ol antaŭaj elektronikaj legiloj, tia nova produkto nomita per "papero" estis farita sur bazo de refrakta likva kristalo, la ideografiaĵo estas klara, la elektra konsumo estas malmulta kaj tia "papero" eĉ povas milde fleksiĝi. En efikoj de lego, ŝparo de energio kaj vidado, ĝi maksimume proksimiĝas al tradicia papero. Krome, ĝi posedas karakteran superecon de diĝita medio. Profesiaj personoj opinias, ke ĝi espereble fariĝos la plej bona portilo de diĝita legado.

Pri lega enhavo, diĝitaj eldonaĵoj estas pli kaj pli riĉkoloraj, libro, ĵurnalo, bildmagazino, pri akademio, eduko, vivo, modo kaj aliaj ĉirkaŭ pri ĉio. La plej granda ĉin-lingva gazeta retejo en la mondo----Longyuan gazeta retejo faris pli ol mil tipojn de gazetoj de Ĉinio pri socia scienco, administrado, literaturo eduko, financo kaj aliaj diversaj fakoj kiel elektronikan eldonaĵon, legantoj povas elekti legaĵojn laŭ nombro de ĉapitroj, aŭtoro, titolo de gazetoj kaj aliaj postuloj, tio multe kontentigas plurisman kaj karakteran legan bezonon de legantoj kaj estas malplikosta ol prezo de abono de ordinaraj paperaj gazetoj.

Krom fari tradician libron kaj gazeton kiel elektronikan eldonaĵon, pliaj elektronikaj eldonejoj komencis aranĝi multmedian legadon, kiun neniam atingos papera medio. Ekzemple, la plej nova lega produkto Xplus alportis al legantoj tutenovan diĝitan enhavon kaj montran formon.

Kiel suplemento al tradiciaj libro kaj gazeto kaj reprezento de estonta disvolva direkto de biblioteko, diĝita biblioteka tekniko pli kaj pli proksimiĝas al ni. Per interreto, legantoj povas senzorge paŝadi en libra mondo sen forlaso el hejmo kaj ne estas limigitaj de nombro, loko, tempo kaj perdo de tradicia biblioteko.