• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-07-19 14:50:35    
Afrika Unio (foto)

cri

Afrika Unio fondiĝis en 2002 kaj ĝia ĉefstabejo estas en la etiopia ĉefurbo Adis-Abebo. Afrika Unio estas la tutkontinenteca politika korpo traktanta politikajn, ekonomiajn kaj militajn aferojn. La ĉefaj taskoj de Afrika Unio estas protekti kaj akceli la pacon kaj stabilecon de la afrika kontinento, antaŭenpuŝi la strategion de reformado kaj redukto de malriĉeco, kaj realigi disvolviĝon kaj revigliĝon de Afriko.

Ĝis januaro de 2005 Afrika Unio havis 53 membrolandojn. Ĝiaj ĉefaj institucioj estas la Pinta Konferenco de Afrika Unio, la Plenuma Konsilio, la Tut-Afrika Parlamento, la Komisiono de Konstantaj Delegitoj kaj Afrik-Unia Komisiono. La Pinta Konferenco estas la plej alta regpotenca institucio kaj okazas unufoje en ĉiu jaro. Ĝiaj ĉefaj devoj kaj taskoj estas ellaborado de la komunaj politikoj de Afrika Unio, superrigardo de la plenumado de la politikoj kaj rezolucioj kaj dono de instrukcioj al la Plenuma Konsilio kaj aliaj komisionoj. La Speciala Pinta Konferenco estos okazigata kun aprobo de almenaŭ 2 trionoj da membrolandoj. La Plenuma Konsilio konsistas el ministroj pri eksteraj aferoj aŭ aliaj ministroj de la membrolandoj, ĉiujare okazigas du kunvenojn kaj respondecas pri praktikado de la rezolucioj kaj punado al la membrolandoj. Laŭ la Projekto de Statuto de Afrika Unio, sub Afrika Unio estas la Unia Konferenco, la Ministra Konsilio, la Tut-Afrika Parlamento, la Justica Institucio, la Afrika Kortumo, la Afrika Banko kaj aliaj fakaj institucioj.

La antaŭa formo de Afrika Unio estas la Organizo de Afrika Unueco, kun la ĉefstabejo en la etiopia ĉefurbo Adis-Abebo, kiu fondiĝis en majo de 1963. En septembro de 1999, la 4-a Speciala Pinta Konferenco de la Organizo de Afrika Unueco pasigis la Sirte-Deklaracion kaj decidis fondi Afrikan Union. En julio de 2000, la 36-a Pinta Konferenco de la Organizo de Afrika Unueco okazinta en la togolanda ĉefurbo Lomo pasigis la Projekton de Statuto de Afrika Unio. En julio de 2001, la 37-a Pinta Konferenco de la Organizo de Afrika Unueco decidis, ke la organizo oficiale transformiĝu al Afrika Unio.

La loĝantaro de Afriko okupas 10% de la totala loĝantaro de la mondo, tamen la totala ekonomia kvanto de Afriko okupas nur 1% de tiu de la mondo, kaj ĝia totala komerca sumo okupas nur 2% de la totala komerca sumo de la tuta mondo. La analfabeta proporcio en Afriko atingas 70%. En Afriko troviĝas 25 milionoj da aidosuloj kaj infektitoj de aidosa viruso. Ĝis la komenco de la jaro 2003, la totala nombro de rifuĝintoj en la tuta mondo estis iom pli ol 10 milionoj, inter kiuj 3,3 milionoj troviĝis en Afriko. Inter la 49 plej malevoluintaj landoj publikigitaj de Unuiĝintaj Nacioj, 34 estas afrikaj landoj.

En la 8-a de julio, 2002, la Organizo de Afrika Unueco okazigis sian lastan Pintan Konferencon en Sud-Afriko. En la 9-a kaj 10-a de julio, 2002, Afrika Unio okazigis la 1-an Pintan Konferencon kaj proklamis la oficialan fondiĝon de Afrika Unio.