• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-02 15:51:13    
Saudi-arabia nova reĝo Abdullah Bin Abdul-Aziz

cri

La 1-an de aŭgusto, la saudi-arabia palaco anoncis, ke saudi-arabia reĝo Fahd Bin Abdul Aziz forpasis pro malsano, kronprinco, la unua vicĉefministro kaj ĉefkomandoro de la nacia gardistaro Abdullah Bin Abdul-Aziz heredis la tronon.

Abdullah Bin Abdul-Aziz naskiĝis en saudi-arabia ĉefurbo Riado en 1924, li estas filo de eksa reĝo Abdul-Aziz kaj malsama-patrina frato de forpasinta reĝo Fahd Bin Abdul Aziz. Abdullah Bin Abdul-Aziz jam edziĝis kaj havas 6 gefilojn.

En la juneco, Abdullah akceptis sistemajn religian kaj militan edukojn. En 1964, li servis kiel ĉefkomandoro de la nacia gardistaro. En 1975, post murdo de la reĝo Faisal, Abdullah eniris la registaron kaj estis nomumita kiel la dua vicĉefministro. En junio de 1982, post forpaso de la reĝo Khaled Ibn Abdul Aziz pro malsano, Abdullah estis difinita kiel kronprinco kaj samtempe servis kiel la unua vicĉefministro kaj ĉefkomandoro de la nacia gardistaro. Pro grandaĝo kaj malforteco de la reĝo Fahd, Abdullah ĉiam prezidis aferojn de la palaco kaj la registaro nome de la reĝo Fahd kaj regis la plej altan potencon de la palaco kaj la lando.

Fronte al neoptimismiga ekonomia situacio, Abdullah prenis serion da kuraĝaj reformaj rimedoj. Li establis la plej altan ekonomian komitaton por unue plani kaj administri la socian ekonomion kaj ellaboris politikojn stimuli entreprenojn fari investadon kaj realigis privataposedigon de iuj entreprenoj, samtempe li klopodis por krei laborigan ŝancon kaj redukti senlaboriĝan proporcion. Li ankaŭ postulis ellabori koncernajn regulojn por limigi luksemon kaj malŝparemon de la palaco.

Abdullah Bin Abdul-Aziz tre ŝatas legadon, ĉevalkonkurson kaj dezertan turismon. Por restarigi la tradicion de la araba nacio pri lerto en rajdarto, li aparte fondis rajdartan klubon de Saudi-Arabio.