• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-05 13:04:19    
Monda Ekonomia Forumo (Davosa Forumo)

cri

La Monda Ekonomia Forumo estas neoficiala internacia organizo, kies ĉefstabejo troviĝas en Ĝenevo de Svislando. La antaŭa formo por la Monda Ekonomia Forumo estis la "Eŭropa Administra Forumo" fondita en 1971. En 1987, la "Eŭropa Administra Forumo" ŝanĝis sian nomon en la "Mondan Ekonomian Forumon", aŭ la Davosan Forumon. Ĉiujare de la fino de januaro ĝis la komenco de februaro la Monda Ekonomia Forumo okazigas sian jarkunvenon dum unu semajno en Davoso. Ĝis nun la forumo jam okazigis pli ol 30 jarkunvenojn.

La partoprenantoj de tiu ĉi forumo estas ĉefe altatavolaj politikaj kaj ekonomiaj gvidantoj kaj famaj specialistoj de diversaj landoj. La Monda Ekonomia Forumo celas esplori la problemojn ekzistantajn en la monda ekonomia kampo kaj akceli internaciajn ekonomiajn kunlaborojn kaj interfluojn. Kun la ŝanĝiĝo de la internacia situacio, ankaŭ la Monda Ekonomia Forumo ludas sian rolon, jam ne sole en la ekonomia kampo. Multaj duflankaj kaj regionaj problemoj fariĝas ĉefaj temoj diskutataj en la forumo. Ĉiujare la Monda Ekonomia Forumo ankaŭ organizas diversaspecajn internaciajn ekonomiajn simpoziojn kunlabore kun la registaroj aŭ entreprenoj de kelkaj landoj. Nuntempe la forumo havas pli ol 1 000 membrojn, ĉiuj el kiuj estas renomaj entreprenoj aŭ kompanioj en diversaj lokoj de la tuta mondo.

De la lastaj jaroj, kun la senĉesaj plivastiĝo de la influo de la forumo kaj altiĝo de la tavoloj de partoprenoj en la forumo, la Davosa Forumo jam estis titolita la "plej altanivela neregistara interparolo pri la internacia ekonomio" kaj fariĝis loko, kie la mondaj politikaj famuloj kaj entreprenistoj neoficiale kunvenas por esplori ekonomiajn problemojn kaj faris privatajn intervidiĝojn.

En 1979 Ĉinio komencis ĉeesti al la Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo. De la 21-a ĝis la 25-a de januaro, 2004, la 34-a Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo okazis en Davoso de Svislando. De la 26-a ĝis la 30-a de januaro, 2005, okazis en Davoso la 35-a Jarkunveno, en kiu partoprenis pli ol 2 000 reprezentantoj el preskaŭ 100 landoj. Ĉina vicĉefministro Huang Ju invitite ĉeestis al ĉi-foja jarkunveno kaj faris specialan salutvorton en la plena kunveno. Dum ĉi-foja jarkunveno, la ĉeestantoj diskutis pri la perspektivo de kreskado de la monda ekonomio, la ekonomia disvolviĝado de Ĉinio, Hindio kaj aliaj nov-merkataj landoj, devalutiĝo de usona dolaro, prezaltiĝo de energioj kaj aliaj problemoj.

Davoso situas en la orienta parto de Svislando kaj havas nur 13 mil loĝantojn.