• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-08 18:04:48    
Izraela financa ministro Benjamin Netanyahu subite demisiis

cri

En la 7-a de aŭgusto, izraela financa ministro Benjamin Netanyahu subite prezentis sian demisian peticion al la kabineto pro opono kontraŭ la solflanka plano de retiriĝo. Lia demisio vekis la ĝeneralan atenton de la izraela publika opinio.

En la sama tago la izraela kabineto okazigis regulan semajnan kunvenon kaj diskutis pri la retiriĝo. En la kunveno Benjamin Netanyahu subite stariĝis kaj proklamis sian decidon pri demisio. Li metis sian demisian leteron sur la tablon kaj foriris. En la letero li skribis, ke li ne volas partopreni en la plano de solflanka agado, kiu alportos minacon al la sekureco de la izraela ŝtato. Tial li decidis demisii. En la poste okazinta gazetara konferenco, Benjamin Netanyahu diris, ke la retiriĝo de Izraelo el la Gaza Zono kaŭzos tion, ke la Gaza Zono fariĝu "bazloko de terorismo", kaj la decido de la registaro estas tute blinda.

Tamen, la demisio de Benjamin Netanyahu ne alportis grandan damaĝon al la plano de solflanka agado. Iom malfrue de la sama tago la izraela kabineto pasigis la rezolucion per 17 aprobaj kaj 5 oponaj balotiloj, postulantan, ke oni komencu la unuaperiodan retiriĝon en la 15-a de aŭgusto laŭplane. Nelonge post la demisio de Benjamin Netanyahu, izraela ĉefministro Ariel Sharon nomumis vicĉefministron Ehud Olmert kiel financan ministron.

Dum 2 kaj duona jaroj Benjamin Netanyahu prenis la oficon de financa ministro en la registaro de Ariel Sharon. De la fino de 2003, kiam Ariel Sharon elmetis la planon de solflanka agado celanta retiriĝon el la Gaza Zono kaj la norda parto de la okcidenta bordo de Jordano, Benjamin Netanyahu, kiel gvidanto de la dekstruloj, ĉiam esprimas oponon kontraŭ la plano. Li plurfoje minacis per demisio de sia posteno de financa ministro.

La dekstrula forto, kiu oponas kontraŭ la solflanka plano, esprimis subtenon al la demisio de Benjamin Netanyahu, kaj apelaciis, ke aliaj kabinetaj ministroj de la Likuda Bloko prenu Benjamin Netanyahu kiel ekzemplon por bojkoti la praktikadon de la plano de solflanka agado. Maldekstrulaj politikistoj, tamen, rigore kritikis, ke Benjamin Netanyahu metis siajn proprajn interesojn super tiujn de la ŝtato.

Dum pli ol unu jaro Benjamin Netanyahu ĉiam estis ege pasiva en la problemo pri la plano de solflanka plano. Kiel reprezentanto de necedema sekto, li devis oponi kontraŭ tiu ĉi plano por plaĉi al dekstrulaj balotontoj. Sed pro tio, ke la plano estis subtenata de plejpartaj izraelanoj, Benjamin Netanyahu ne faris sian lastan decidon pri demisio por kaŭzi krizon al Ariel Sharon.

Nun la plano de solflanka agado jam trapasis ĉiujn obstaklojn kaj komenciĝis la preparaj laboroj de diversaj partioj por la ĝenerala elektado okazonta en la venonta jaro. Benjamin Netanyahu sentis, ke maturiĝis la ŝanco por demisio. Laŭ difino de la izraela leĝo pri elektado, por partopreni en la noventjara ĝenerala elektado, Benjamin Netanyahu devas defii Ariel Sharon kaj fariĝi la gvidanto de la Likuda Bloko.