• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-09 18:40:59    
Komuna Merkato por Orienta kaj Suda Afriko (foto)

cri

La antaŭa formo por la Komuna Merkato por Orienta kaj Suda Afriko estas la Regiono de Favora Komercado por Orienta kaj Suda Afriko establita en 1981. En novembro de 1993, la 12-a Pinta Konferenco de la Regiono de Favora Komercado por Orienta kaj Suda Afriko okazinta en uganda ĉefurbo Kampalo pasigis la traktaton por transformi la komercan regionon en komunan merkaton. En la 9-a de decembro, 1994, la Pinta Konferenco de la komerca regiono okazinta en la malavia ĉefurbo Lilongvo sankciis la traktaton kaj proklamis la oficialan fondiĝon de la Komuna Merkato por Orienta kaj Suda Afriko.

La disvolvaj celoj de la Komuna Merkato por Orienta kaj Suda Afriko estas aboli tarifojn kaj netarifajn barierojn inter la membrolandoj, realigi liberan cirkuladon de varoj kaj laborfortoj; kunaranĝi politikojn pri tarifoj de la membrolandoj, laŭperiode realigi komunajn eksterajn tarifojn; fari kunlaborojn en komerco, financo, trafiko kaj transporto, industrio kaj agrikulturo, energio, leĝo kaj aliaj kampoj; establi monan union, emisii komunan monon. La Komuna Merkato por Orienta kaj Suda Afriko celas realigi la ekonomian integrigon de la membrolandoj per plifortigo de la komercaj kaj investaj kontaktoj inter la membrolandoj, establi monan union antaŭ la jaro 2020 kaj emisii komunan monon.

La plej alta decida institucio de la Komuna Merkato por Orienta kaj Suda Afriko estas la Pinta Konferenco. La Ministra Konsilio respondecas pri faro de raporto al la Pinta Konferenco kaj pri plena administrado de la komuna merkato. La Sekretariejo, situanta en la zambia ĉefurbo Lusako, estas la konstanta institucio de la Komuna Merkato por Orienta kaj Suda Afriko. La subaj institucioj inkluzivas ankaŭ la komercan kaj ekspluatan bankon, la bilancan bankon, la kortumon de la komuna merkato, kaj tiel plu. La Bilanca Banko situas en la zimbabva ĉefurbo Hararo, kaj la Komerca kaj Ekspluata Banko situas en la burunda ĉefurbo Buĵumburo. La oficperiodo por la prezidanto de la Komuna Merkato por Orienta kaj Suda Afriko estas unu-jara kaj la posteno estas alterne prenata de la membrolandoj.

La Komuna Merkato por Orienta kaj Suda Afriko estas la plej frua organizo de ekonomia kunlaborado fondita en la afrika regiono, kaj ĝis junio de 2005 ĝi havis 20 membrolandojn, kun la totala loĝantaro de ĉirkaŭ 400 milionoj. La totala produktovaloro de la Komuna Merkato por Orienta kaj Suda Afriko superis 200 miliardojn da usonaj dolaroj. En 2003 la totala komerca sumo interne de la Komuna Merkato por Orienta kaj Suda Afriko atingis 5,3 miliardojn da usonaj dolaroj, kreskante je 15% kompare kun tiu en 2002.

En la 31-a de oktobro, 2000, la Komuna Merkato por Orienta kaj Suda Afriko oficiale startigis la unuan liber-komercan regionon kaj 9 membrolandoj fariĝis ĝiaj unuaj membroj. En 2004 la totala nombro de membroj de la liber-komerca regiono atingis 11.

En februaro de 2000, s-ro Hu Shouqin, ĉina ambasadoro en Zambio, fariĝis la unua speciala delegito de Ĉinio en la Komuna Merkato por Orienta kaj Suda Afriko. Tiel Ĉinio fariĝis la 3-a lando, post Francio kaj Usono, kiu sendis delegiton al tiu ĉi organizo.