• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-08-25 16:40:14    
Balkana Pinta Kunveno

cri

Landoj de la balkana duoninsulo estas Albanio, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Grekio, Makedonio, Rumanio, Turkio kaj Jugoslavia Unio, sume 8 landoj de la sudorienta Eŭropo. Tiu ĉi regiono estas nomata la "pulvujo en Eŭropo". Pro teritoria konflikto, nacieca kontraŭstaro, malsamaj religiaj kredoj kaj kulturoj kaj aliaj kialoj, en tiu ĉi regiono senĉese estis militoj kaj konfliktoj en la historio. Ĝis la fino de la 20-a jarcento, ekzistis ankoraŭ multaj nestabiligaj faktoroj en la balkana regiono: la streĉaj rilatoj inter Grekio kaj Turkio pro la aparteneco de la insuletoj en la Egea Maro kaj pro la problemo de Cipro; la disputoj inter Makedonio kaj Grekio pro la problemo de land-nomado; la potenciala krizo inter Grekio kaj Albanio pro la problemo de nacimalplimultoj; la kosova problemo inter Albanio kaj Jugoslavia Unio; kaj tiel plu. Kiel trakti la supremenciitajn problemojn rekte rilatas al la stabileco de la tuta balkana regiono.

En la 3-a kaj 4-a de novembro, 1997, la 1-a Balkana Pinta Kunveno okazis sur la insulo Kreto de Grekio. Tio estis la unuafoja intervidiĝo de la balkanaj landoj pri regionaj kunlaboroj post la splitiĝo de Jugoslavio en 1991 kaj la eksplodo de la bosnio-hercegovina milito en aprilo de 1992. Ĝi estis ankaŭ historieca kunveno por elimini konfliktojn de la balkana regiono, sen rekta partoprenado de ekstera forto. La kunveno publikigis komunan deklaron, emfazante, ke la registaroj de la 8 landoj havas la firman volon por plifortigi la regionajn kunlaborojn en la framo de paco, bonnajbara amikeco, stabileco kaj reciproka utilo kaj kune konstrui la balkanan regionon en prosperan lokon.

La 2-a Balkana Pinta Kunveno okazis en Turkio en 1998.

La 29-an de julio, 1999, la 3-a Balkana Pinta Kunveno okazis en la bosnio-hercegovina ĉefurbo Sarajevo. Ĝi estis la konsistiga parto de la 1-a Pinta Konferenco de la Sudorient-Eŭropa Stabiliga Pakto.

En la 25-a de oktobro, 2000, subtenate de Eŭropa Unio, la 4-a Balkana Pinta Kunveno okazigis neoficialan pintan kunvenon en la makedona ĉefurbo Skoplio. Prezidentoj de la 5 landoj Makedonio, Albanio, Bulgario, Jugoslavia Unio kaj Rumanio kaj ĉefministroj de Grekio kaj Turkio ĉeestis al la kunveno. Altarangaj oficistoj de Bosnio-Hercegovino kaj Kroatio ĉeestis al la kunveno kiel observantoj. Ankaŭ la speciala kunordiganto de la Sudorient-Eŭropa Stabiliga Pakto, usona ambasadoro en Unuiĝintaj Nacioj kaj oficistoj de Eŭropa Unio ĉeestis al la kunveno. La ĉeftemo por ĉi-foja kunveno estis la situacio en la balkana regiono kaj la kunlabora procezo. Aperis seriozaj diverĝoj en diskutado pri la pozicio de la kosova regiono. La kunveno pasigis komunan deklaron, promesante ke diversaj landoj daŭre faru konstruivajn kunlaborojn por solvi ĉiujn postlasitajn problemojn en la balkana regiono, kun la spirito de egaleco, reciproka komprenado kaj bonnajbareco.

En la 23-a de februaro, 2001, la 5-a Balkana Pinta Kunveno okazis en la makedona ĉefurbo Skoplio. Kroatio, kiel observanto, ĉeestis al la kunveno. En la kunveno oni diskutis pri la regiona sekureco, demokratia perspektivo kaj stabileco en la sudorienta Eŭropo.