• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-08 15:11:33    
Joseph Fischer

cri

Joseph Fischer estas magia nomo en germana politika kampo. Li, studento el supera mezlernejo kaj taksi-ŝoforo, iam partoprenis en furioza studenta movado, tamen finfine li fariĝis germana eksterafera ministro kaj vicĉefministro. Li iam ĵetis ŝtonojn al policano kaj partoprenis en sia enoficiĝa ceremonio kun sportŝuoj. 19-a-jara Joseph Fischer edziĝis, tamen li spertis sinsekve 4 malsukcesajn geedziĝojn. Germanoj ĉiam admiras kaj ŝatas la pompan politikan vivon kaj individuan sperton de Joseph Fischer.

La Verda Partio, al kiu Joseph Fischer apartenas, refoje fariĝis opozicia partio pro tio, ke Registaro-Koalicio perdis plej multe da sidlokoj en la pasintmonata elekto. Sekve de tio, ke Angela Merkel enoficiĝis kiel nova ĉefministro de Germanio, Joseph Fischer baldaŭ deoficiĝos el la posteno de germana eksterafera ministro. Fakte, de la pasinta semajno, li, la plej ĉarma gvidanto en la Verda Partio kaj la plej diskutebla politikisto en la germana politika kampo de la pasintaj 20 jaroj, komencis elsceni el germana politika scenejo.

Joseph Fischer, kiel germana eksterafera ministro, baldaŭ finos sian politikan vivon. Pasintsemajne, ekster ĉies atento li aktive sidiĝis sur malantaŭa sidloko en parlamento. Akceptante intervjuon de germana ĵurnalo, li esprimis: "Mi sidiĝos plej malantaŭe de la parlamento kaj silente pripensos diversajn aferojn." Demandite, ĉu li serĉos novan laboron, li respondis: "Mi nun havas nenion kaj nur havas bonan humoron."

Post kiam li deklaris, ke li ne plu servos kiel parlamenta gvidanto de la Verda Partio, li nur akceptis unufojan intervjuon. Li esprimis al raportisto: "Mi estas la lasta rokenrolo-kantisto en la germana politika kampo. Nuntempe, venas nova generacio."

Dum intervjuo, li ankaŭ esprimis sian varman amon al Germanio. Li diris: "En la pasintaj 7 jaroj, Germanio jam fariĝis tute malsama lando. Ni estas pli malfermaj kaj pli liberaj. Ni pli alte atentas protektadon de la medio. Germanoj nuntempe pli klare scias sin kaj pli bone scias, ke sorto estas en iliaj manoj."

Li ankaŭ diris: "Germanio estas bonega lando. Tio sufiĉe pruvis ĉion, ke mi kun tia fono povas tion diri."

Li eble faros instruadon en usona universitato

57-jara Joseph Fischer estis konsiderata kiel daŭrigonto de prezidanto de Komisiono de Ekstera Politiko de EU, tamen nuntempe ne troviĝas la posteno pro tio, ke la Konstitucio de EU ĉijare estis vetoita de Francio kaj Nederlando. Oni opinias, ke li eble servos kiel altranga oficisto en UN. Tamen la Verda Partio, al kiu Joseph Fischer apartenas, estas opozicia partio kun la plej malmultaj homoj en parlamento, tial neniu scias, ĉu la nova germana registaro kandidatigos lin.

Iu politika profesoro en Erfurt-Universitato esprimis: "Joseph Fischer jam finis sian politikan vivon en Germanio. Li ne restos longe sur malantaŭa sidloko." La profesoro divenis, ke Joseph Fischer eble faros instruadon en usona universitato.

La profesoro diris: "Estas ne grave, ke Joseph Fischer neniam gajnis akademian rangon. Mi opinias, ke li ne restos longe en la parlamento. Nuntempe, troviĝas nenia taŭga posteno en EU kaj NATO. Ankoraŭ ne venas lia vico kiel altranga oficisto en UN. Li ĉiam estas praktikema. Mi kredas, ke li refoje trovos taŭgan postenon."

Li faros la lastan adiaŭan viziton

Laŭ raporto, Joseph Fischer faros adiaŭan viziton al Usono en la lasta tagdeko de oktobro.

Diplomato jam konfirmis aranĝon de tian vizito. La diplomato esprimis: "En la pasintaj 7 jaroj, Joseph Fischer havis intiman kunlaboradon kun 3 usonaj ĝeneralaj sekretarioj. Kvamkam de tempo al tempo troviĝis malfacila periodo, tamen ili ege respektis unu la alian."