• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-17 19:12:27    
Omri Sharon estis kondamnita pro kontraŭleĝa kolektado de kampanja monsumo

cri

La 15-an de novembro, la loka tribunalo de Tel-Avivo kondamnis Omri Sharon, filon de la nuna israela ĉefministro Ariel Sharon, pro lia kontraŭleĝa monkolektado por la ĉefministreca kampanjo de la patro. Pro tio Omri Sharon propable estos sendita en karceron.

41-jaraĝa Omri Sharon estas la plijuna filo de Ariel Sharon. Laŭ la akuzo de la tribunalo, en 1999, kiam Ariel Sharon estis en sia kampanjo por fariĝi la prezidanto de Likudo, Omri Sharon, kiel respondeculo de la kampanja grupo, faris monkolektadon kaj aliajn aferojn por sia patro. En septembro de 2001, iu enketa raporto de koncerna departemento de Israelo malkaŝis, ke iu papera kompanio liveris pli ol milionon da usonaj dolaroj al la kampanja grupo de Ariel Sharon, kaj tiu ĉi kompanio havas rilaton kun Omri Sharon. Ariel Sharon asertis, ke li sciis nenion pri la afero kaj volonte redonos la kontraŭleĝe kolektitan monsumon al la donacinto. Poste la patro kaj filo redonis la kontraŭleĝe kolektitajn politikajn monsumojn. Tamen en januaro de 2003, ankaŭ israela amaskomunikilo malkaŝis, ke iu sud-afrika komercisto liveris krediton de 1,5 miliono da usonaj dolaroj al Omri Sharon por redoni la kontraŭleĝe kolektitajn monsumojn por la kampanjo de Ariel Sharon. Post tio la israelaj polico kaj justica departemento komencis fari enketadon pri tiu ĉi kazo. Akceptante pridemandon de la polico, Ariel Sharon esprimis, ke lia filo respondecis pri la financaj aferoj kaj li mem neniam partoprenis. Tamen Omri Sharon ĉiam tenis silenton.

En februaro ĉi-jare israela ĉefprokuroro Menachem Mazuz proklamis, ke Ariel Sharon ne estos akuzita pro nesufiĉaj atestoj, tamen Omri Sharon ricevos akuzon laŭleĝe. Pro tio, ke Omri Sharon estas parlamentano kaj ĝuas la rajton de justica imuneco, la procezo de justica prijuĝado estis malhelpita. En julio ĉi-jare, la israela parlamento rajtigis la justican departementon fari enketadon al parlamentanoj, senkonsidere al ilia justica imuneco. Laŭ la rezulto de la enketado, en 1999 kaj 2000, Omri Sharon kontraŭleĝe kolektis monon de pluraj enlandaj kaj eksteraj entreprenoj kun la totala sumo de ĉirkaŭ 1,3 miliono da usonaj dolaroj. Tiu ĉi monsumo estis translokita en iun kompanion speciale establitan de Omri Sharon, kaj tiu kompanio pagis la elspezojn dum la kampanjo de Ariel Sharon.

Ariel Sharon estas la 3-a ĉefministro en la historio de Israelo, kiu ricevas enketadon de la polico. Ĉi-foje lia filo Omri Sharon estis kondamnita pro kontraŭleĝa monkolektado por la ĉefministreca kampanjo de la patro. Tio kompreneble alportos nefavoran influon al Ariel Sharon en la ĝenerala elektado okazonta en la venonta jaro.