• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-11-21 15:21:14    
Abu Musab al-Zarqawi estis forlasita de siaj parencoj

cri

Abu Musab al-Zarqawi, gvidanto de la iraka "al-Qaeda" al-Jihad, filio de al-Qaeda en Irako, falis en la embarasan situacion, ke li estas forlasita de siaj parencoj. En la 20-a de novembro la familianoj de Abu Musab al-Zarqawi origine kun jordania ŝtataneco, proklamis, ke ili jam rompis por ĉiam siajn rilatojn kun tiu ĉi granda teroristo. Tio montras, ke la teroristaj eksplodigaj atakoj celantaj senkulpajn civilulojn organizite lanĉitaj de Abu Musab al-Zarqawi faligis ĉi lastan en tre embarasan situacion.

La 20-an de novembro en 3 ĉefaj ĵurnaloj de Jordanio, 57 membroj de la familio de Abu Musab al-Zarqawi publikigis duon-paĝan deklaron, proklamante, ke ili estu lojalaj al jordania reĝo Abdullah II kaj rompu siajn rilatojn kun Abu Musab al-Zarqawi. En sia deklaro, la familianoj de Abu Musab al-Zarqawi, inkluzive de liaj fratoj kaj kuzoj, diras, ke Abu Musab al-Zarqawi antaŭe nomiĝis Ahmed Fakheel Nazzal al-Khalayleh, sed poste sin nomis Abu Musab al-Zarqawi. "La posteuloj de la familio al-Khalayleh per la plej definitiva maniero kondamnas ĉiujn terorismajn agaĉojn faritajn de Abu Musab al-Zarqawi kaj havas nenian rilaton kun iuj ajn agado, deklaro aŭ decido faritaj de Abu Musab al-Zarqawi." La deklaro diras, ke iu ajn persono, kiu praktikas tian perfortan agadon en Jordanio, ne ricevas protektadon de la familio. "Neniu jordaniano pikas sin per propra lanco." La deklaro esprimas, ke la familio al-Khalayleh rompis siajn rilatojn kun Abu Musab al-Zarqawi, "ĝis la fino de la mondo".

La familio al-Khalayleh, al kiu apartenas Abu Musab al-Zarkaqi, estas filio de la familio "Bani Hassan" de la Bedouin-triboj, kiu havas la plej grandan skalon kaj ĝuas la plej altan pozicion en Jordanio. Tial multaj membroj de la familio al-Khalayleh okupas gravajn postenojn en la militaj kaj politikaj departementoj de Jordanio. Tiu ĉi deklaro de la familio al-Khalayleh estas forta bato al Abu Musab al-Zarqawi kaj signifas, ke li jam ne plu ĝuas la protektadon de la familio.

En la junuleco, Abu Musab al-Zarqawi ne entuziasmis al religio. Li iam estis enkarcerigita. En la malliberejo li ricevis la pensojn de "Sankta Milito". En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento li iris al Afganio kaj ricevis militan trejnadon. En la 90-aj jaroj li partoprenis en la organizo al-Qaeda kaj iom post iom fariĝis ĝia gvidanto. En aprilo ĉi-jare li estis kondamnita al morta puno de jordania tribunalo pro murdo al usona diplomato en Jordanio.

Abu Musab al-Zarqawi faris eksplodigajn atakojn kaŭzintajn morton kaj vundiĝon de granda kvanto da civiluloj, forkaptadon kaj murdadon al diplomatoj de arabaj landoj en Irako kaj aliajn krimojn ne nur en Irako, sed ankaŭ en Jordanio. Li praktikis la misilan atakon al usona milita ŝipo en la golfo Aqaba kaj faris terorisman eksplodigon al 3 luksaj hoteloj en la jordania ĉefurbo Amano.

Analizistoj opinias, ke Abu Musab al-Zarqawi nun estas forlasita de siaj parencoj, tamen li eble faros la lastan baraktadon. Tiel, diversaj landoj de la regiono devas altigi sian singardemon al terorismaj atakoj.