• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-02 08:32:08    
Romantikeco en Reala Sopirado

CRI

En Fuzhou al la hodiaǔa lun'

rigardas sola la edzino nun.

Gefiloj etaj nenion konscias,

nek kie estas Chang'an, ili scias!

Harnubo en aromnebul' humidas,

pro lunaj briloj jadaj brakoj fridas.

Ho, kiam ĉe kurten' l' amanta par'

varmlarme dronu en lunbrila mar'?

Kara retleganto, Fuzhou estas antikva nomo de la gubernio Fuxian en la nuna provinco Shaanxi kaj Chang'an, eble vi jam scias, la nuna Xi'an en la sama provinco.

Junie de 756, puĉa trupo de An Lushan sturmis al Tongguan (la gubernio Tongguan en la supre menciita provinco), la imperiestro Xuanzong rapide forkuris al Shu (la nuna provinco Sichuan). Tiutempe Du Fu rifuĝis kun siaj familianoj norden. Poste li restigis ilin en Fuzhou kaj iris sola al Ningwu (en la nuna Ningxia-a Hui-nacieca Aǔtonoma Regiono) por partopreni en batalo kontraǔ la puĉo. Sed survoje puĉaj soldatoj rimarkis lin. Baldaǔ ili eskortis lin al Chang'an. Aǔguste de la sama jaro, li verkis la supran poemon en Chang'an.

La edzino de Du Fu estis filino de Yang Yi, oficisto en la Agrikultura Ministerio. Du Fu kaj ŝi havis dolĉan kaj feliĉan geedzecon, ĝuante profundan amon. Sed pro la puĉo ili devis disiĝi – ŝi en Fuzhou dum li, en Chang'an. Li ne povis ŝin revidi, pro tio li forte sopiris al ŝi, tiom pli en luna nokto. La poemo ja esprimas profundan amon kaj ardan sopiron de la aǔtoro al la edzino, fariĝinte eminenta verko pri sincera geedzeco en la dinastio Tang (618—907).

Estas tre originale, ke Du Fu ne rekte eldiris sian sopiron, sed faris romantikan imagon: Sopirante al la kara edzo, ŝi fiksas rigardon al la hela luno. Ŝi, tute sola. Kial, se ŝi havas gefilojn ĉe si? Tian solecon la infanoj ne povas percepti nek forigi el ŝi. Kaj leganto daǔrigas la imagon de la aǔtoro: Certe eĉ pli granda soleco sieĝas la edzon turmentatan kaj fizike kaj mense. Tamen, kiom li amas la edzinon, ke li, forgesante siajn solecon, mizeron kaj doloron, pensas nur pri ŝi kaj forte maltrankvilas pro ŝia farto. Subite li rememoras, ke li havas en la malproksima Fuzhou ne nur la amatan edzinon, sed ankaǔ la gefilojn, ankoraǔ malgrandajn. Ho, karaj infanoj, feliĉe ke vi ankoraǔ ne povas ion percepti kaj konscii, tial vi nek scias, kio estas Chang'an, kie via paĉjo estas kaj kio okazas al li, nek rimarkas la fortan malĝojon de via panjo. Ho, kiom bone, se vi povus dividi la doloron de panjo! Kaj ĝuste pro tio duobliĝis la tragikeco de la aǔtoro.

Longe starante kun la okuloj fiksitaj al la hela luno, Du Fu imagis plu, ke certe ankaǔ lia edzino ankoraǔ staras en lunaj briloj. Pro la longa starado nebulo humidigas ŝian hararon kaj tio kaǔzas, ke la nebulo aromiĝas pro parfumo lasata el ŝia hararo ŝajnanta ĉi-momente nuba floko, kaj ŝiaj jade blankaj brakoj malvarmiĝas. Ĉi tiuj 2 versoj, la 5-a kaj 6-a,

Harnubo en aromnebul" humidas

pro lunaj briloj jadaj brakoj fridas,

ege elvokivaj, kaj enkorpigas plenmezure la profundan amon de la aǔtoro al la edzino kaj manifestas liajn diversajn zorgojn pri ŝi kaj elvolvas latentan romantismon de la granda realisma poeto. Aliflanke, la 2 versoj naskis disputon en la historio. Qiu Zhaoao (?--?) en la dinastio Qing (1644—1911) ne senkaǔze ellasis, "Kiel li povis esti tiom sentimentala!" Kaj kelkaj aliaj bruis, ke la lingvaĵo de Du Fu ĉiam estis rigora, sen pompaj kaj troigaj vortoj kiaj "harnubo", "aromnebulo" kaj "jadbrako". Kiel haroj povas esti nubaj, nebulo aroma kaj brako jada? Xue Xue (1681—1770) citis ies vortojn dirante, "... 'harnubo en aromnebul' humidas, pro lunaj briloj jadaj brakoj fridas'... tro pompe, ekstravagance!" Kaj iu eĉ arbitre ŝanĝis ĉi tiujn du versojn forigante la 3 ideogramojn "nubo", "aromo" kaj "jado" –

La haroj en nebulo jam humidas,

pro lunaj briloj ŝiaj brakoj fridas.

Aǔ kiel la karmemora sinjoro Sainte Jules Zee esperantigis (en "El Ĉina Poezio"),

Ŝia harar' humidus de nebulo,

Kaj en purbrilo fridus la brakĉarmo.

Tiuj kompetentuloj el la dinastio Qing pretendis, ke ilia parodio aǔ "poluro" fidele gardas la realisman dignon de Du Fu. Fakte ili disrompis la koherecon de la poemo. Neniu povas stulte pensi, ke "jada brako" signifas (reale aǔ science?), ke oni faris la brakon el jado. Skulpto aǔ gravuro? Ho ve! "Lia granita kapo..." (PIV, p.354) signifas, ke lia kapo estas farita el granito?

La senlima zorgado kaj profunda amo nature kondukis al tio, ke la aǔtoro atendis (aǔ esperis) rekuniĝon. Jen la lasta duo da versoj. La forta patrioteco de la aǔtoro plene speguliĝas en ĉi tiuj versoj. Li firme konvinkiĝis, ke la imperio reunuiĝos kaj paco denove karesos ĉiujn kiel la sunaj radioj. Nun estas nokto, post la nokto venos aǔroro kaj leviĝos la suno. Ho, kiam la amantaj geedzoj kune faros ion post altiro de fenestra kurteno? Tiam ambaǔ larmos, kaj pro ĝojo kaj pro feliĉo okaze de revidiĝo; tiam la paro baniĝos en lunaj briloj, kune kun la gefiloj; tiam...