• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-02 13:30:57    
Shimon Peres deklaris sin retiri el Israela Labora Partio

cri
La 30-an de novembro, eksprezidanto de Israela Labora Partio kaj nuna vicĉefministro Shimon Peres deklaris sin retiri el Israela Labora Partio kaj esprimis, ke li subtenos gvidadon de la nova partio Kadima fare de ĉefministro Ariel Sharon partopreni en ĝenerala elektado en la venonta jaro.

Tiutage fininte sian viziton al Hispanio kaj reveninte al Israelo, en sia oficejo en Tel-Avivo, Shimon Peres okazigis gazetaran konferencon kaj deklaris la informon, vaste divenitan. Shimon Peres diris, ke lia politika aktivado en Israela Labora Partio jam finiĝis, sed en la estontaj kelkaj jaroj li plu sin dediĉos al la mezorienta paca afero. Shimon Peres diris, ke la nuna israela politika kadro ne helpas akceli la mezorientan pacon, tial urĝe necesas naskiĝo de politika gvidantaro. Kaj el lastatempa interparolo kun Ariel Sharon, li konvinkiĝas, ke la sinteno de Ariel Sharon pri realigo de paco estas sincera. Li opiniis, ke lastaj spertoj atestis, ke Ariel Sharon estas la gvidanto, kiu posedas la kvalifikon gvidi estontan registaron por realigi la pacan celon.

82-jaraĝa Shimon Peres naskiĝis en Pollando, en 1934 li transloĝiĝis en Israelon. Li finis sian lernadon en fakultato pri politiko sub Universitato Harvard. En 1943, li estis elektita sekretario de movado 'Laboraj Junuloj', en 1946 estis elektita parlamentano, eniris en kabineton kaj respondecis pri mararmeaj aferoj de la Ministerio de Nacia Defendo. En sia dekjara politika vivo, Shimon Peres dufoje servis kiel israela ĉefministro, multfoje kiel registara ministro kaj estis titolita 'ĉiamverda arbo' de la israela politika scenejo. En 1994, kiel unu el desegnistoj de osla paca procezo, li kune kun israela eksĉefministro Rabin kaj palestina jam forpasinta gvidanto Arafat glore akiris nobel-premion pri paco. Shimon Peres aktive pledas por solvi la konflikton inter Israelo kaj Palestino per intertraktado kaj realigi pacigon inter la araba mondo kaj Israelo, kaj li faris grandan klopodon por tio.

La 10-an de novembro, en la elektado por gvidanto de Israela Labora Partio, Shimon Peres neatendite estis venkita de politika nova persono Amir Peretz kaj sin retiris el Israela Labora Partio. Laŭ informo, Amir Peretz promesis al Shimon Peres, ke li ne konkuros kun ĉi lasta pri la ofico de prezidanto de Israela Labora Partio, sed poste li, anstataŭ plenumi sian promeson, rivale venkis Shimon Peres en la elektado. Shimon Peres malfacile akceptis tion.

Alia kialo pri la alianciĝo inter Shimon Peres kaj Ariel Sharon estas, ke sekve de la disvolvo de la israela-palestina situacio, iliaj politikaj porpledoj laŭgrade alproksimiĝis. Kaj la plano de solflanka ago, forte akcelita de Ariel Sharon, estis unue elmetita de Israela Labora Partio.

Cetere, Shimon Peres tre admiras gvidan kapablon de Ariel Sharon. Li opiniis, ke Ariel Sharon estas la israela politikisto kun plej granda ĉarmo, nur Ariel Sharon posedas la kuraĝon kaj kapablon 'nuligi judajn fiksloĝejojn en Gaza Zono kaj alia palestina tero'.

Laŭ la nuna popolopinia ekzameno, la subtena proporcio de la partio Kadima de Ariel Sharon estas iom alta ol la proporcio de Israela Labora Partio, la konkuro inter la du partioj estas akra. Retirinte sin el Israela Labora Partio, kvankam Shimon Peres ne aliĝis al la partio Kadima, tamen lia starpunkto de subtenado al Ariel Sharon estas evidenta, tial tio sendube grande stimulos politikan tendaron de Ariel Sharon. Tial Israela Labora Partio kaj tendaro de maldekstraj sektoj profunde malkontentis pri la decido de Shimon Peres.