• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-09 16:43:26    
Kial Detlev Mehlis decidis demisii?

cri

Detlev Mehlis, respondeculo de la Internacia Enketa Komitato pri la murdo al la libana eksa ĉefministro Rafik al-Hariri, decidis demisii kaj reveni al Germanio. Antaŭ nelonge li jam sciigis sian tiun ĉi decidon al la libana registaro. Libanaj amaskomunikiloj raportis en la 7-a de decembro, ke la libana ĉefministro Fouad Siniora jam konfirmis tiun ĉi informon. Analizistoj montris, ke pro tio, ke gravaj atestantoj en la internacia enketado pri la kazo de Rafik al-Hariri renversis sian konfeson, oni pli kaj pli dubas pri la justeco kaj objektiveco de la starpunkto de la Internacia Enketa Komitato en la enkatado, kaj tiel Detlev Mehlis suferis grandegan premadon. Li do devigite faris la decidon pri demisio.

En majo de la kuranta jaro Detlev Mehlis estis nomumita, de la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan, respondeculo de la Internacia Enketa Komitato. En junio de la kuranta jaro li ekgvidis la Internacian Enketan Komitaton fari enketadon pri la murdo al la libana eksa ĉefministro Rafik al-Hariri. En oktobro la komitato prezentis al Kofi Annan la unuan raporton pri enketado. La raporto diras, ke post pridemandado al centoj da atestantoj la komitato opinias, ke la libanaj kaj siriaj sekurecaj oficistoj implikiĝis en la kazo de Rafik al-Hariri. Surbaze de tio la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pasigis la rezolucion n-ro 1636, postulante, ke Sirio plene kunlaboru kun la Internacia Enketa Komitato. Sirio, do, kritikis, ke Detlev Mehlis portis kolorajn okulvitrojn en la enketado kaj politikigis la kazon de Rafik al-Hariri. Post malfacila intertraktado la Internacia Enketa Komitato kaj Sirio atingis unuanimecon kaj konsentis fari pridemandadon en Vieno al 5 siriaj sekurecaj oficistoj suspektataj.

Tamen, ĝuste antaŭ la ekvojaĝo de tiuj 5 siriaj oficistoj, iu grava atestanto en la raporto de Detlev Mehlis subite renversis sian konfeson. Tiu siria eksinformisto en Libano nomata Husam Taher Husam forfuĝis el Libano kaj revenis al Sirio en la pasinta monato. En Damasko li publike konfesis, ke minacate de la libana instanco li faris falsajn atestojn al la Internacia Enketa Komitato. Laŭ oficiala informo de Turkio, alia siriano, kiu nun estas malliberigita en Turkio, konfesis, ke li iam mensogis al la Internacia Enketa Komitato. La gravaj atestantoj en la raporto de Detlev Mehlis unu post alia renversis siajn atestojn, kaj tio dubigos la fidindecon de la raporto de Detlev Mehlis. La 8-an de decembro, siria konstanta delegito en Unuiĝintaj Nacioj Fayssal Mekdad postulis, ke en sia 2-a raporto Detlev Mehlis plene reflektu falsajn atestojn faritajn de atestantoj. Li postulis ankaŭ, ke la libana registaro sendu tiujn nefidindajn atestantojn al la justica departemento.

Detlev Mehlis firme diris, ke la rezulto de la enketado ne ŝanĝiĝos pro tio, ke la atestantoj renversis siajn atestojn, tamen li ankoraŭ decidis fini sian postenon de respondeculo de la Internacia Enketa Komitato. Li esprimis, ke li subskribis duonjaran kontrakton kun Unuiĝintaj Nacioj, kiu finiĝos en la 13-a de la kuranta monato. Li ne deziras plilongigi tiun ĉi postenon.