• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-12-23 16:38:41    
Usona vicprezidento Dick Cheney subita vizitis Irakon

cri

En la 18-a de decembro usona vicprezidento Dick Cheney atingis Bagdadon kaj faris unutagan subitan viziton al Irako.

Post kiam la sekreta vizito al Irako fare de usona prezidento George W. Bush, en novembro de la jaro 2003 dum la periodo de Dankfesto, Dick Cheney estas la plej altranga gvidanto de Usono, kiu abrupte vizitis al Irako.

Dum la kontraŭterorisma vizito al Azio kaj Afriko fare de Dick Cheney, Irako estas la nepublikigita stacio. Laŭ la antaŭa vizitplano, Dick Cheney vizitos al Omano, Afganio, Pakistano, Egiptio kaj Saudi-Arabio kaj diskutos ĉefe pri la kontraŭterorisma milito kaj aliaj problemoj. Li revenos al Usono en la 22-a de decembro.

Dum la vizito, Dick Cheney intervidiĝis kun prezidento Jalal Talanani kaj ĉefministro Ibrahim al-Jaafari de iraka transira registaro, Zalmay Khalilzad, usona ambasadoro en Irako, George Casey, la ĝenerala komandanto de usona alianca armeo en Irako kaj John Abizaid, la komandoro de usona centra armea stabo. Dick Cheney ankaŭ inspektis iun irakan trupon, trejnatan en la Verda Zono de Bagdado, tagmanĝis kun la usonaj soldatoj, kiuj respondecis pri la sekureco en la iraka parlamenta elektado, kaj li ankaŭ prelegis al partaj usonaj soldatoj.

Post la mallonga intervidiĝo kun usonaj altrangaj oficiroj, Dick Cheney esprimis al la amaskomunikiloj, ke la ĵus finita parlamenta elektado de Irako estis atentita, kaj la aktiva partopreno de sunaismo estis inspira. Li esprimis kredon, ke Irako povas solidalirigi homojn en diversaj tavoloj kaj finfine respondecas pri la sekureca problemo.

La arabaj amaskomunikiloj montris, ke la vizito de Dick Cheney al Irako okazis en la denova leviĝo de la perforta movado post iraka parlamenta elektado. Post la elektado, restarigante la normalan vivadon, la irakanoj ankaŭ alfrontas la novan perfortan atakon. En la 17-a kaj la 18-a de decembro, okazis serio da perfortaj atakoj en diversaj regionoj de Irako kaj almenaŭ 19 homoj estis mortigitaj. Samtempe usona armeo mortigis unu irakanon en la vilaĝo Balad, norde de Bagdado kaj pafmortigis unu irakanon en la ekzamena stacio de la vilaĝo Baiji.

La analizistoj montris, ke la agado de Dick Cheney celis unue distrumpeti la atingon de iraka demokratia kaj politika procezo, due esprimi la firman starpunkton de usona armeo por daŭre garnizoni en Irako. La milita ekzisto de usona armeo en Irako ĉiam rigardatas kiel la fundamenta kialo por malbonigi la irakan sekurecan situacion post milito. La fremdlanda armita forto, estrata de la organizo Abu Musab al-Zarqawi kaj tiu de sunaismo de Irako ambaŭ esprimis, ke se usona armeo daŭre garnizonos en Irako, ili ne ĉesigos la atakon al la usona armeo kaj la trupoj de iraka registaro. Post la iraka elektado, se la antaŭenpuŝo de la demokratia kaj politika procezo ne portus sekurecon kaj stabilecon al Irako, usona armeo ankoraŭ prufonde falus en irakan problemon kaj irakanoj kaj usonanoj pli forte voĉus por postuli retiriĝon de la usona armeo. Sed la analizistoj opinias, ke la subita vizito de Dick Cheney al Irako ne liberigos usonan registaron el la ĝeno de iraka problemo.