• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-05 16:20:00    
Ariel Sharon ricevis operacion pro cerebra hemoragio

cri

Vespere de la 4-a de decembro, ĉefministro de la israela zorganta kabineto Ariel Sharon subite suferis de cerebra hemoragio kaj estis urĝe sendita al la hospitalo Hadassah en Jerusalemo por ricevi operacian kuracadon. Nun vicĉefministro Ehud Olmert portempe praktikas la ĉefministran mision por Ariel Sharon.

Direktoro de la hospitalo Hadassah d-ro Shlomo Mor-Yosef diris, ke la sanstato de Ariel Sharon estas kriza kaj kuracistoj faras urĝan operacion. Laŭ koncerna medicina specialisto, tia operacio estas ege danĝera. Demandite pri la proporcio de sukceso de tiaj operacioj, tiu ĉi specialisto respondis: "Estu optimisme. Kelkaj personoj vivas post la operacio." Akceptante intervjuon, asistanto de Ariel Sharon diris, "Ni esperas, ke miraklo aperu!"

Nun oni ankoraŭ ne certas pri la influo alportita de cerebra hemoragio al la sanstato de Ariel Sharon, tamen laŭ la medicina specialisto, la proporcio de resaniĝo de Ariel Sharon estas tre malgranda. En la 18-a de la pasinta monato Ariel Sharon enhospitaliĝis pro apopleksio kaj estis sendita al la hospitalo Hadassah por ricevi kuracadon. Sed post nur 1 tago Ariel Sharon elhospitaliĝis. Tiam la kuracistoj diris, ke estas nenia malbona sekvaĵo de la apopleksio kaj la pens- kaj juĝ-kapabloj de Ariel Sharon estas tute ne influitaj. Tamen la kuracistoj trovis, ke sur la kor-diafragmo de Ariel Sharon troviĝas trueto, kiu probable kaŭzis la apopleksion.

Laŭ raporto, je ĉirkaŭ la 3-a horo posttagmeze de la 4-a de januaro, post sia laboro Ariel Sharon revenis al sia farmejo en la suda parto de Israelo. Vespere de la sama tago li sentis doloreton ĉe la brusto. Lia privata kuracisto sugestis, ke li tuj enhospitaliĝu. Laŭ raporto de la israela televizio, tiam Ariel Sharon ankoraŭ estis tute mensoklara kaj en la ambulanco al la hospitalo, li eĉ telefonis al iu. Je ĉirkaŭ la 11-a horo vespere de la sama tago, Ariel Sharon atingis la hospitalon Hadassah en Jerusalemo kaj estis rekte sendita en la sekcion de urĝa kuracado.

Laŭ la leĝo de Israelo, kiam ĉefministro ne povus plenumi sian mision, la unua vicĉefministro plenumu la taskon anstataŭ li.

Post la disvastiĝo de la informo pri enhospitaliĝo de Ariel Sharon, usona prezidento Bush tuj faris skriban deklaron, esprimante zorgon al la sanstato de Ariel Sharon kaj dezirante al li fruan resaniĝon. Ankaŭ Javier Solana, altaranga delegito de Eŭropa Unio respondecanta pri diplomatia kaj sekureca politikoj, esprimis pere de sia proparolanto, ke li tre zorgas la disvolviĝon de la sanstato de Ariel Sharon. Gvidantoj de diversaj partioj de Israelo unu post alia publikigis deklaron por esprimi sian esperon, ke Ariel Sharon kiel eble plej rapide resaniĝu.