• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-12 16:30:51    
Enoficiga ceremonio de kazaĥstana prezidento Nursultan Nazarbayev

cri

66-jara Nursultan Nazarbayev unuafoje elektiĝis kiel kazaĥstana prezidento en la jaro 1991. De la lastaj 14 jaroj en Kazaĥstano, stabilas la politiko kaj daŭre disvolviĝas la ekonomio. En la prezidenteca elektado okazinta en la 4-a de decembro, 2005, Nursultan Nazarbayev gajnis 91% de la balotiloj kaj sukcese reelektiĝis kiel prezidento. En la 11-a de januaro okazis la enoficiga ceremonio de Nursultan Nazarbayev, kio markas la komenciĝon de lia nova oficperiodo de 7 jaroj. Nursultan Nazarbayev alte atentas la disvolvon de la rilatoj inter Kazaĥstano kaj Ĉinio. Li persone 11-foje vizitis Ĉinion. Kun la alta atento de la dulandaj gvidantoj, la dulandaj rilatoj stabile disvolviĝas ekde la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en 1992. En 2005 Kazaĥstano kaj Ĉinio starigis inter si strategiajn kaj partnerajn rilatojn. Tio markas, ke la duflankaj rilatoj eniris novan disvolvan etapon.

En la 9-a de januaro, ĉina ŝtata vicprezidanto Zeng Qinghong atingis kazaĥstanan ĉefurbon Astano per speciala aviadilo. Dum sia 4-taga restado en Kazaĥstano, Zeng Qinghong ĉeestis al la enoficiga ceremonio de prezidento Nursultan Nazarbayev kaj faris oficialan viziton al Kazaĥstano. Tio profundigis la strategiajn kaj partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Kazaĥstano kaj antaŭenpuŝis la praktikecajn kunlaborojn.

Laŭ invito ĉina ŝtata vicprezidanto Zeng Qinghong, reprezentante prezidanton Hu Jintao, ĉeestis al la enoficiga ceremonio de prezidento Nursultan Nazarbayev, kaj tio estas la unua fojo en la historio de la ĉinaj diplomatiaj aferoj, ke ĉina ŝtata gvidanto persone gvidas delegacion por ĉeesti al la enoficiga ceremonio de la gvidanto de alia lando. Krome, tio estas ankaŭ la unua vizito al ekstera lando fare de ĉina gvidanto en la nova jaro. Tio montras, ke Ĉinio alte atentas la disvolviĝon de la duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥstano. Ankaŭ Kazaĥstano donis altan nivelon de akceptado al la ĉina delegacio.

Dum sia interparolo kun prezidento Nursultan Nazarbayev, ĉina ŝtata vicprezidanto Zeng Qinghong transdonis gratulon de prezidanto Hu Jintao pro la refoja elektiĝo de Nursultan Nazarbayev kiel kazaĥstana prezidento. Zeng Qinghong diris, ke la dulandaj ŝtatestroj altigis la dulandajn rilatojn al la strategiaj kaj partneraj rilatoj kaj montris la direkton de longtempa disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Kazaĥstano. Kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia kaj regiona situacioj, Ĉinio ĉiam restas amika najbaro, sincera amiko kaj fidinda partnero de Kazaĥstano. Ĉinio volas kune klopodi kun Kazaĥstano por antaŭenpuŝi la amikajn, reciproke utilajn kaj kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Hazaĥstano al nova etapo. Prezidento Nursultan Nazarbayev esprimis, ke reprezentante prezidanton Hu Jintao, vicprezidanto Zeng Qinghong ĉeestis al lia enoficiga ceremonio kaj tio enkorpigas la altan atenton de la ĉina flanko al la rilatoj inter Kazaĥstano kaj Ĉinio. Kazaĥstano rigardas Ĉinion kiel sinceran amikon kaj ankaŭ deziras esti amiko de Ĉinio por ĉiam.