• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-13 08:22:28    
Leter' el Hejmo Kostas Mil Taelojn

CRI
Kara samideano, bonvole legu jenan poemon!
Ruinas eĉ la montoj kaj riveroj,
kaj de herbaĉoj la ĉefurbo plenas;
en ĉi plagtempo larmas ankaǔ floroj,
kaj birdojn familidisiĝ' ĉagrenas.
Jam tri monatojn militfajr' intensas.
Valoras mil taelojn hejm-letero.
Ĉe grato l' blankaj haroj malpli densas,
ke pinglo ne firms en hartubero.
Junie de 756, puĉa hordo okupis Chang'an (en la nuna provinco Shaanxi), la ĉefurbon de la dinastio Tang. En julio Du Fu informiĝis, ke Li Heng surtroniĝis en Lingwu (en la nuna Ningxia-a Hui-nacieca Aǔtonoma Regiono), iĝis imperiestro Suzong kaj faris Lingwu kiel bazlokon por repreni Chang'an. Aranĝinte la familion en la vilaĝo Qiangcun, li hastis al la imperiestro por servi al li. Sed survoje lin ribelaj soldatoj kaptis kaj eskortis al la okupita Chang'an! Marte de la sekva jaro, Du Fu verkis poemon kies traduko legiĝas supre, ankaǔ sube, de la karmemora veterano de Ĉinio, Saint Jules Zee (Xu Shengyue; vd. "El Ĉina Poezio", p.47):
Restas nur montoj kaj riveroj el ruina regno;
Printempe la ĉefurbo plenas de herbaro densa.
La floroj verŝas larmojn pro l' malordo de la tempo
Kaj birdoj maltrankvilas por la foresto parenca.
La militfajro, ho ve! brulas daǔre tri monatojn,
Buŝelon da ormon' egalas ja leter' el hejm'.
Ĉiam pli kaj pli mallongiĝas miaj blankaj haroj,
Ke kune fiksi ne plu povas la harpinglo mem.
Kion Du Fu trafis unuavide en Chang'an? Ruiniĝis la imperio kaj ĝia ĉefurbo, kvankam restas la montoj kaj riveroj. Ĉie troviĝas densaj herbaĉoj. La du adjektivoj "ruina" kaj "densa" jam sufiĉas, ke oni sentu teruron. En la originalo la 2 vortogrupoj, tre paralelaj kaj kontrastaj, "guopo" ("guo"—lando, imperio, regno, ŝtato; "po"—ruiniĝo, dispeciĝo, frakasiĝo, disrompiĝo) en la 1-a verso kaj "chengchun ("cheng"—urbo; "chun"—printempo) en la 2-a, estas tre gravaj. Kio helpas la restantaj montoj kaj riveroj, se la imperio jam ruiniĝis? Kie la mastroj? En printempo la ĉefurbo devas ankoraǔ pli prosperi kaj ĉarmi, sed nur herbaĉoj densas ĉie! Kie la homoj? Ho ve, eĉ la floroj verŝas larmojn kaj birdoj maltrankvilas pro la malordo de la tempo. Tia personigo de floroj kaj birdoj multe pli profundigis la malfeliĉon de la lando kaj ĝiaj homoj, tiel ke la arda patriotismo de la aǔtoro fariĝis epoke kortuŝa kaj inspira. Jen kial li, informite pri la venko super la ribelo kaj puĉo, ekstreme ĝojis, kaj kantante kaj dancante en orgio.
Kaj jarmile citatas kontraǔ nostalgio la 6-a verso, "Hejm-leter' valoras ja dekmil taelojn".