• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-16 16:59:43    
Kuvajta emiro Jaber al-Ahmed al-Sabah forpasis

cri

Frumatene de la 15-a de januaro, kuvajta emiro (ŝtatestro kaj la plej alta armea komandoro) Jaber al-Ahmed al-Sabah forpasis pro malsano en sia 77-a jaraĝo. Laŭ la kuvajta Konstitucio, la kuvajta kabineto proklamis samtage, ke kronprinco Saad Abdulla al-Salem al-Sabah estu nova emiro de Kuvajtio. Analizistoj opinias, ke la trankvila regpotenca transiro de Kuvajtio realigita en tre mallonga tempo utilas ne nur al la stabileco en Kuvajtio, sed ankaŭ al la stabileco de la petrola prezo en la internacia merkato kaj de la regiona situacio.

Jaber al-Ahmed al-Sabah estas filo de la 10-a emiro de Kuvajtio kaj iam estis ministro pri financo, ministro pri industrio kaj ĉefministro de Kuvajtio. En 1977 li surtroniĝis kaj fariĝis la 13-a emiro de Kuvajtio. Dum 27 jaroj, estante emiro de Kuvajtio, li gvidis Kuvajtion kaj sukcese faris serion da reformoj en la ekonomia, eduka kaj aliaj kampoj. Post la golfa milito okazinta en 1990, li prezidis la postmilitajn rekonstruadajn laborojn kaj multe strebis por nuligi la influon alportitan de la invado fare de Irako. Jaber al-Ahmed al-Sabah akte atentis la disvolvadon de eksteraj rilatoj kaj trifoje vizitis Ĉinion. Li faris gravajn kontribuojn por la disvolvo de la amikaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Kuvajtio.

Emiro Jaber al-Ahmed al-Sabah vivis simple kaj estis amata de la kuvajtaj popolanoj kaj respektata de la arabaj landoj kaj la internacia socio. En la lastaj jaroj la sanstato de emiro Jaber al-Ahmed al-Sabah ĉiam estis malbona. En septembro de 2001 li suferis de cerebra hemoragio kaj post tio li plurfoje iris al eksteraj landoj por ricevi kuracadon kaj ripozadon. En la 15-a de januaro la kuvajta Kortego proklamis, ke de tiu tago la registaraj departementoj estas fermitaj dum 3 tagoj kaj la tuta lando eniris la funebran periodon de 40 tagoj. Kiam la korpo de Jaber al-Ahmed al-Sabah estis entombigita en la 15-a de januaro, miloj da kuvajtaj popolanoj venis adiaŭi lin. La tombejo estis kompakte ĉirkaŭata kaj iuj virinoj ploregis.

Samtempe kun tio, Kataro, Jordanio, Egiptio, Libano, Sirio kaj aliaj arabaj landoj proklamis 3-tagan funebradon. Ankaŭ la transira registaro de Irako esprimis kondolencon pro la forpaso de la kuvajta emiro Jaber al-Ahmed al-Sabah kaj proklamis, ke Irako eniris 3-tagan funebradon de la 15-a de januaro. Barejno proklamis fari funebradon por la kuvajta emiro dum 40 tagoj. Esprimante kondolencon, diverslandaj gvidantoj donis tre altan takson al Jaber al-Ahmed al-Sabah.

En sia kondolenca telegramo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao esprimis, ke Lia Ekscelenco Jaber al-Ahmed al-Sabah estas eminenta gvidanto de Kuvajtio kaj alte atentis disvolvi rilatojn kun Ĉinio. Pro lia forpaso, la ĉina popolo perdis respektatan malnovan amikon.