• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-01-25 15:24:17    
Stephen Harper – nova ĉefministro de Kanado

cri

En la elektado de la 39-a Ĉambro de Deputitoj de Kanado okazinta en la 23-a de januaro, la Konservativa Partio venkis la Liberalan Partion, kiu regas dum la lastaj sinsekvaj 12 jaroj. Tiel Stephen Harper, 46-jara gvidanto de la Konservativa Partio, fariĝos la 22-a ĉefministro de Kanado. Li estos ankaŭ la 1-a ĉefministro, kiu venas de la okcidenta parto de Kanado en la kanada historio.

En 1959 Stephen Harper naskiĝis en Toronto, la plej granda urbo de Kanado. En sia juneco li ĉiam loĝis en la antaŭurbo de Toronto. Post sia diplomiĝo el la supera mezlernejo li faris komputeran analizadon por iu petrola produkta regiono. Poste li eniris la Universitaton de Kalgario tre faman en Kanado kaj fine akiris sian magistrecon pri ekonomiko. Stephen Harper ankaŭ povas paroli la francan tre flue.

En 1993 Stephen Harper elektiĝis kiel parlamentano, kaj antaŭ tio li ĉefe entreprenis konsultiĝadon por kelkaj politikistoj. En 2002 li elektiĝis kiel gvidanto de la Kanada Alianco. En decembro de 2003 li sukcesis kunigi tiun ĉi partion kaj la Progresintan Konvervativan Partion kaj fondis la Konservativan Partion. En marto de 2004 Stephen Harper fariĝis la unua gvidanto de la Konservativa Partio. Nelonge post sia elektiĝo, Stephen Harper sin ĵetis en la kampanjon de la ĝenerala elektado. En la ĝenerala elektado okazinta en junio de 2004, la Konservativa Partio akiris 99 el la 308 sidlokoj en la Ĉambro de Deputitoj kaj fariĝis la plej granda opozicia partio. Tiel Stephen Harper fariĝis la plej ĉefa gvidanto en la opoziciaj partioj.

La kanadaj amaskomunikiloj laŭdis, ke Stephen Harper havas "ege altan inteligenton kaj rimarkindan strategian vidpunkton". Li povas ĝustatempe distingi la kaŭzojn de politikaj konfliktoj. Stephen Harper estas la plej juna el la gvidantoj de la 4 grandaj partioj en Kanado, kaj samtempe kun la plej konservativa koncepto. Liaj vidpunktoj estas tre konservativaj rilate imposton, superregadon de pafiloj, samseksan geedziĝon kaj similajn problemojn. Politike Stephen Harper pledas por la parlamenta demokratio. Krome li pledas ankaŭ por redukto de impostoj kaj por libera komercado. Diplomatie li pledas por pluapaŝe intimigi rilatojn kun Usono.