• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-13 16:47:49    
Kandidato de iraka nova ĉefministro Ibrahim al-Jaafari

cri

La 12-an de februaro, iraka ŝijaisma partia alianco "Unuiga Iraka Alianco" per balotado decidis elekti ĉefministron de iraka transira registaro Ibrahim al-Jaafari kiel kandidaton de nova ĉefministro. Tiu rezulto finis konkurencon en la interno de ŝijaismo kaj estas konsiderata kiel ŝlosila paŝo al establiĝo de nacia unueca registaro.

Laŭ informo, en la balotado okazigita de la "Unuiga Iraka Alianco", Ibrahim al-Jaafari gajnis 64 voĉdonilojn kaj venkis nunan vicprezidenton de la transira registaro Adil Abdul-Mahdi per supereco de unu voĉdonilo. Ĉar la "Unuiga Iraka Alianco" gajnis 128 el 275 sidlokoj de la nova parlamento en la unua oficiala parlamenta elektado okazinta en decembro pasintjare post la iraka milito kaj gajnis rajton de establiĝo de la kabineto, Ibrahim al-Jaafari espereble fariĝis unua oficiala registara ĉefministro de Irako post falo de Saddam kaj portos taskon de regado de Irako en estontaj 4 jaroj kun la nova registaro.

Analizisto montras, ke venko de Ibrahim al-Jaafari rompis nunan politikan stagnon kaj pavimis vojon al la "Unuiga Iraka Alianco" por fari intertraktadon pri establiĝo de la kabineto kun sunaismo kaj kurdoj. Nun la ĉefa tasko de Ibrahim al-Jaafari estas plenumi establiĝon de la kabineto, UN, Ligo de Arabaj Landoj kaj EU jam sinsekve urĝis irakajn gvidantojn kiel eble plej frue establi nacian unuecan registaron enhavantan ĉiujn sektojn, por restarigi sekurecon kaj stabilecon de Irako. Tamen kaŭze de maltrankvilo de la politika situacio, komplikaj interesoj de diversaj sektoj kaj plimalboniĝo de sekureca situacio de Irako, establiĝo de la kabineto ankoraŭ frontas al multaj defioj.

Unue ne estas facile interpacigi internajn interesojn de la "Unuiga Iraka Alianco" en mallonga periodo. Hussein al-Shahrastani kaj Nadim al-Jabiri retiriĝis el la elektakompanjo kun retiro kiel marŝo, dezirante strebi postenon en la nova registaro. Adil Abdul-Mahdi malsukcesis en la elektado pro unu voĉdonilo, la plej granda partio de la "Unuiga Iraka Alianco" Supera Konsilio por Islama Revolucio de Irako, kiu subtenas Adil Abdul-Mahdi, eble ne konvinkiĝos.

Due, ĉar malkonkordiĝas la politika porpledo de Ibrahim al-Jaafari kaj interesoj de kurdoj kaj sunaismo, ankoraŭ bezonas tempon por plenigi la diverĝon. Ibrahim al-Jaafari esprimis, ke la "Unuiga Iraka Alianco" faros intertraktadon kun aliaj sektoj pri establiĝo de la kabineto sur bazo konforma al interesoj de plejparto da irakanoj kaj la nova konstitucio. Sunaismo okupas 60% de la loĝantaro de Irako, konformi al interesoj de plejparto da irakanoj signifas konformi al interesoj de sunaismo. Cetere, kurdoj esperas definitivi en la nova konstitucio apartenon de la regiono Kirkuk en norda Irako, kie abundas petrolo. Kiel akordigi interesojn de diversaj sektoj estas granda problemo al Ibrahim al-Jaafari.

Trie, irana fono de Ibrahim al-Jaafari maltrankviligis Usonon kaj iujn sektojn de Irako. Nuna iraka prezidento, gvidanto de Kurdistana Koalicio Talabani esprimis, ke se la nova registaro ne donos postenon al eksa provizora ĉefministro Iyad Allawi, kurdoj ne subtenos Ibrahim al-Jaafari, sed detenos lin kun tio. Sunaismo ĉiam suspektas la fonon de Ibrahim al-Jaafari.

Kvare, plimalboniĝo de la sekureca situacio de Irako malfaciligis la intertraktadon pri establiĝo de la kabineto. Post la parlamenta elektado de Irako, ne ĉesis perfortaj aktivadoj. En la 12-a de februaro, en iraka ĉefurbo Bagdado kaj norda regiono, okazis atakaj eventoj kaj almenaŭ 6 homoj mortis, 20 vundiĝis. Estas evidente, senĉesaj perfortaj aktivadoj influos procezon de intertraktado pri establiĝo de la kabineto.