• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-02-20 14:27:13    
Nova haitia prezidento Rene Preval

cri

La 16-an de februaro, Provizora Elektada Komisiono de Haitio proklamis, ke Rene Preval, prezidenta kandidato el la partio Lespwa gajnis ĝeneralan elektadon, okazintan en la 7-a de februaro, kaj elektiĝis kiel la nova prezidento de Haitio.

Rene Preval, 63-jara, havas du filinojn. En la aĝo de 20 jaroj li transloĝis kun la familianoj al Belgio kaj studis en la fakultato pri agrikulturo de Brusela Universitato, tamen li ne plenumis la studon. Poste li loĝis plurajn jarojn en Usono.

Rene Preval revenis al Haitio kaj ekfunkciigis sian panbutikon en la jaro 1975. Preskaŭ 11 jarojn poste li eniris en la politikan rondon. En la fino de la jaro 1990, Jean-Bertrand Aristide, prezidenta kandidato el la politika organizo Lavalas, sukcesis en haitia ĝenerala elektado. Poste Rene Preval estis nomumita la registara kanceliero kaj ministro pri internaj aferoj kaj nacidefendo. Septembre de la jaro 1991 eksplodis ŝtatrenverso en Haitio, kio faligis prezidenton Jean-Bertrand Aristide de la posteno. Pro tio Rene Preval sin turnis al sekreta aktivado. Post la kaŝa vivo de kelkaj monatoj en la franca ambasadorejo en Haitio, Rene Preval kiel politika rifuĝinto vojaĝis al Meksikio en februaro de la jaro 1993. Pro la milita interveno de Usono, Jean-Bertrand Aristide revenis al la prezidenta posteno en la jaro 1994, tamen Rene Preval portis neniun oficon en la registaro.

En la jaro 1995 okazis prezidenta elektado en Haitio, kiel kandidato el la politika organizo Lavalas, Rene Preval partoprenis en la elektado kaj akiris 87,9% de la balotiloj. Li servis kiel haitia prezidento de februaro de la jaro 1996 ĝis februaro de la jaro 2001.

Februare de la kuranta jaro okazis nova elektado en Haitio. Rene Preval kaj la partio Lespwa estis rigardataj la plej probablaj gajnantoj pro tio, ke unuflanke, lia kampanja programo ricevis subtenojn de granda nombro da ordinaraj popolanoj, aliflanke la eksa prezidento Jean-Bertrand Aristide, loĝanta kiel rifuĝinto en Sud-Afriko, havas ankoraŭ grandan nombron da subtenantoj en Haitio kaj, Rene Preval estas konsiderata la politika aliancano de Jean-Bertrand Aristide. Tamen iuj, proksimaj al Rene Preval, opiniis, ke Rene Preval jam foriris de Jean-Bertrand Aristide en la politikaj kaj privataj rilatoj.

En la kampanja programo Rene Preval elmetis, ke li senŝanceliĝe batalos kontraŭ korupto, fondos travideblan kaj efikan registaron, kaj forte disvolvos ekonomion kaj edukon por plej rapide solvi la problemon pri malriĉeco kaj polarizo, kiun alfrontas Haitio. Li estas rigardata kiel prudenta praktikemulo.