• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-03-29 16:34:29    
Ehud Olmert portos gravan taskon

cri

Laŭ israela politika sistemo, kutime en unu semajno post publikiĝo de la elektada rezulto, la prezidento nomumos prezidanton de la majoritato ĉefministro kaj rajtigos lin organizi la novan registaron en 42 tagoj laŭ interkonsiliĝo de diverspartiaj deputitoj en la parlamento. Analizistoj opinias, ke oficiale preninte la potencon, Ehud Olmert kaj la partio Kadima portos gravan taskon kaj traktos serion da severaj defioj.

Antaŭ la elektado diversaj opiniosondoj rivelis, ke la partio Kadima havas evidentan superecon kaj ties venko estas tute supozebla. Tamen laŭ la unuapaŝa statistiko, la balotada rilatumo estas la plej malalta en la israela elektada historio. Fakte ankaŭ la partio Kadima gajnis balotilojn pli malmulte ol la supozo. Ĝi akiris nur 29 ĝis 32 el 120 sidlokoj en la parlamento. Krome, la Laborista Partio akiris 20 ĝis 22 sidlokojn, kaj Likudo akiris nur 11 ĝis 12 sidlokojn, dum la dekstra partio Yisrael Beiteinu, kiu tenas necedeman politikon al Palestino, fariĝis "malhela ĉevalo" en la elektado kaj akiris 12 ĝis 14 sidlokojn. Pro malmulte da subtenoj la nova parlamento troviĝos en komplika politika medio, tio evidente aldonos malfacilon al la regado de Ehud Olmert.

Por Ehud Olmert la plej urĝa afero estas marĉandi ĉe diversaj partioj kaj rapide organizi koalician registaron. Israela politika komentisto diris, ke por la partio Kadima la elektada gajno estas nur la unua paŝo al la regado, tamen pli malfacile estas organizi stabilan koalician registaron. Antaŭ la elektado Ehud Olmert esprimis, ke tiu, kiu deziras aliĝi al la koalicia registaro, devas subteni la planon, elmetitan de li, pri kontinua retiro el la okcidenta bordo de Jordano kaj pri solflanka determino de la landlimo inter Palestino kaj Israelo. Laŭ unuapaŝa enketo, la partio Kadima kaj la maldekstra tendaro, kiu ne oponas kontraŭ la plano pri solflanka retiro, gajnis pli ol duonon de la parlamentaj sidlokoj. Tial koalicii kun la maldekstra tendaro estas la optimuma elekto por la partio Kadima. Tamen pro tio, ke la partio Kadima akiris parlamentajn sidlokojn pli malmulte ol la supozo, en la intertraktado pri kabineta organizado la Laborista Partio kaj aliaj maldekstraj partioj probable elmetos pli da postuloj en la divido de la politika potenco kaj aliaj problemoj.

Por Ehud Olmert la alia grava tasko estas plue konservi solidarecon de la partio Kadima. Ariel Sharon, kiu ankoraŭ komatas, restigis al Ehud Olmert "teamon de steloj", konsistantan al aktivuloj de diversaj partioj, el kiuj estas Shimon Peres, veterano de la Laborista Partio kaj Tzipi Livni, la nuna eksterafera ministro. Tiuj ĉi gravuloj el diversaj partioj koaliciis inspirite de Ariel Sharon. Kiam li serioze malsaniĝis, ili kune subtenis Ehud Olmert konsiderante la elektadon. Ĝenerale ili subtenas la ideon pri solflanka retiro, tamen ili havas malsamajn politikajn aspirojn.

Antaŭ la elektado, foririnte de sia kutimo konservi nebulan taktikon en la elektada kampanjo, Ehud Olmert prezentis detalan planon pri solflanka retiro kaj serioze promesis, ke la israela landlimo estos tute malsama al la nuna, kiam finiĝos lia servdaŭro. Nun la partio Kadima sukcesis en la elektado, kaj Ehud Olmert devas klopodi por realigi sian promeson. Tamen la plano pri solflanka retiro estas tre komplika kaj ampleksa. Li devas interne rezisti al la premo por serĉi fortajn subtenojn de diversaj partioj kaj ekstere klopodi por akiri aprobon kaj subtenon de la internacia socio.