• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-12 16:53:48    
Italio fine elektis novan prezidenton

cri

La 10-an de majo, Giorgio Napolitano fine estis elektita kiel itala nova prezidento kun 7-jara oficperiodo en la 4-a-ronda balotado de itala prezidenta elekto. Li, 80-jara, estis kandidato de Mezmaldekstra Unio, eksa prezidanto de itala Ĉambro de Reprezentantoj kaj dumviva senatano. Li anstataŭos nuntempan prezidenton Carlo Azeglio Ciampi.

Laŭ itala konstitucio, prezidento estas elektita en la komuna konferenco de Ĉambro de Reprezentanoj kaj Senato. Balotadon faras "Granda Elekta Grupo" kun 1 010 homoj konsistantaj el ĉiuj parlamentanoj kaj 20-regionaj delegitoj.

Antaŭ tio, la prezidenta elekto iam estis en stagno pro tio, ke Mezdekstara Unio gvidata de Silvio Berlusconi kaj Mezmaldekstra Unio gvidata de Romano Prodi havis seriozan diverĝon en la problemo de nova prezidenta kandidato. Post 3-rondaj balotadoj, ankoraŭ neniu kandidato gajnis pli ol du trionojn de balotiloj bezonatajn por esti prezidento. Sub tia situacio, laŭ la konstitucio, komence de la 4-a-ronda balotado, oni elektiĝas kiel prezidento kun pli ol duono de balotiloj. En balotado en la 10-a de majo, Giorgio Napolitano gajnis 543 balotilojn kaj estis elektita kiel prezidento kun balotiloj pli ol duonaj je 38.

Li estas membro de Maldekstra Demokratia Partio, la plej granda partio en Mezmaldekstra Unio. Li estas praktikema kaj ĝentila homo en la partio. Li estis la unua prezidento de eksa Itala Respubliko. La publiko opinias, ke lia prezidentiĝo estas grava sukceso de Mezmaldekstra Unio.

Giorgio Napolitano okazigos enoficigan ceremonion kaj anstataŭos Carlo Azeglio Ciampi kiel prezidento la 15-an de majo. Post tio, li rajtigos Romano Prodi, gvidanton de Mezmaldekstra Unio, venkintan en la ĵusa elekto, organizi kabineton. La 10-an de majo, Romano Prodi esprimis, ke kabineto gvidota de li probable okazigos enoficigan ceremonion.

Pro tio, ke Mezdekstra Unio gvidata de eksa ĉefministro Silvio Berlusconi nuntempe ankoraŭ havas grandan influon en parlamento, tial prezidentiĝo de Giorgio Napolitano ludos gravan rolon por ke Romano Prodi en la estonteco akcelu italan ekonomian reformadon kaj stabiligu organizan strukturon de Mezmaldekstra Unio. Starpunkto de Giorgio Napolitano kaj Romano Prodi al multe de gravaj problemoj estas unuanima. En longa politika vivo, Giorgio Napolitano ĉiam subtenas integrigon de EU. De 1999 ĝis 2004, li estis parlamentano de Eŭropa Parlamento. De 1992 ĝis 1994, kiam en Italio tajdis kontraŭkorupta "manpuriga movado", li laboris kiel prezidanto de itala Malsupera Parlamento. En 2005, li estis promociita kiel dumviva senatano. Kiel specialisto pri internaciaj kaj eŭropaj problemoj, li estis nomata "diplomato" en interno de Maldekstra Demokratia Partio gvidata de si mem. De 1996 ĝis 1998, li laboris kiel internafera ministro en kabineto kun Romano Prodi kiel ĉefministro. Li tenis fortan sintenon kontraŭ Norda Unio, kiu estas por separato de norda parto el Italio.

En itala politiko, Giorgio Napolitano havas bonegan renomon. Modesta sinteno kaj eleganta aspekto gajnigis al li vastan respekton. Li ĉiam tenas bonajn rilatojn kun usona akademia rondo, kaj regule faras prelegon en usonaj universitatoj. Krome, liaj tezoj koncerne al rilatoj inter Usono kaj Eŭropo ofte aperas en internaciaj ĉeffluaj akademiaj gazetoj. El tiu punkto, li estas similega al Romano Prodi kun kromnomo "profesoro".