• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-06 17:02:38    
Edouard Michelin – gvidanto de pneŭmatika imperio

cri

Laŭ raporto de la lokaj amaskomunikiloj, en la 26-a de majo, Edouard Michelin, la ĉefa plenuma oficisto de la franca Michelin-Kompanio de Pneŭmatikoj, dronis kiam li faris fiŝhokadon surmare en la okcidenta parto de Francio, en la aĝo de 43 jaroj.

Laŭ raporto, kiam okazis la akcidento, Edouard Michelin estis sur iu fiŝŝipo. Ĝis nun oni ne trovis la kaŭzon de la sinkiĝo de la fiŝŝipo.

La franca Michelin-Kompanio de Pneŭmatikoj estis fondita de la praavo de Edouard Michelin en 1889. Edouard Michelin edziĝis kaj havis 6 infanojn. En 1999 li fariĝis la ĉefa plenuma oficisto de la Michelin-Kompanio de Pneŭmatikoj. Informiĝinte pri la morto de Edouard Michelin, franca ministro pri internaj aferoj esprimis, ke la forpaso de Edouard Michelin perdigis gravan personulon kun brila perspektivo al la ekonomia rondo de Francio.

En la 13-a de aŭgusto, 1963, Edouard Michelin naskiĝis en Clermont-Ferrand, centra Francio. En junio de 1999, Edouard Michelin, la plej juna el la 4 fratoj, prenis la regpotencon de la kompanio de sia patro kaj fariĝis la 4a-generacia gvidanto de la familia kompanio.

Kiel unu el la plej junaj riĉuloj en Eŭropo, Edouard Michelin tamen vivis tute modeste. Li ne havis luksan jaĥton, nek privatan aviadilon.

Por Edouard Michelin, kiu denaske vivis kaj laboris en Eŭropo kaj Usono, la antikva Ĉinio estis malproksima kaj nekonata. Tamen ĉiujare li almenaŭ unufoje vojaĝis al Ĉinio kaj multe konis la ĉinan merkaton. Tiel li estis admirata de multaj konkurencaj rivaloj.

Franca gazeto "Defioj" iam enlistigis kelkajn ŝatojn kaj malŝatojn de Edouard Michelin. Unu el "liaj ŝatoj" estas ĝuste "Ĉinio".

La morto de Edouard Michelin estas la lasta tragedio en la familio Michelin kun tia historio, ke preskaŭ ĉiuj gvidantoj de la familia kompanio forpasis junaj. Lia avo mortis en iu aviadila kolizio kaj la frato de lia praavo, en iu aŭto-akcidento en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento.

Li iam servis kiel soldato de la Franca Mararmeo en iu nuklea submarŝipo.