• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-12 13:58:24    
Sheikha Haya Rashed Al Khalifa – 3-a prezidantino de Ĝenerala Asembleo

cri

La 8-an de junio, la 60-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj okazigis plenan kunvenon kaj elektis Sheikha Haya Rashed Al Khalifa, barejnan diplomatinon, kiel prezidanton de la 61-a Ĝenerala Asembleo. Ŝi estas la 1-a virina prezidanto de la Ĝenerala Asembleo elektita de Unuiĝintaj Nacioj de la jaro 1969 kaj la 3-a virina prezidanto de la Ĝenerala Asembleo en la 61-jara historio de Unuiĝintaj Nacioj.

Post sia elektiĝo, Sheikha Haya Rashed Al Khalifa faris parolon en la Ĝenerala Asembleo. Ŝi esprimis sian dankon al ĉiuj membrolandoj, precipe al tiuj aziaj landoj, pro iliaj subteno kaj konfido al ŝi. En sia parolo ŝi menciis diversajn problemojn alfrontatajn de la mondo, inkluzive de maljusta traktado al virinoj. Ŝi ankaŭ montris, ke por elimini terorismon, oni devas solvi serion da sociaj problemoj, kiaj malriĉeco, senlaboreco kaj analfabeteco.

53-jara Sheikha Haya Rashed Al Khalifa studis en Kuvajtia Universitato kaj gajnis la akademian rangon de licenciulo pri juroscienco. Ŝi estas la 1-a virina advokato en Barejno kaj entreprenas prileĝajn laborojn dum 30 jaroj. Nun ŝi ankoraŭ estas konsilisto en la kortumo de la reĝa familio de Barejno. Ŝi ĉiam klopodas por akceli la altigon de la socia pozicio de virinoj en la islama religia juĝejo.

Ŝi estas ankaŭ la 1-a virina diplomato de Barejno. De 2000 ĝis 2004 ŝi estis la barejna ambasadoro en Francio, kaj samtempe ŝi estis barejna ambasadoro por Belgio, Svedio kaj Hispanio kaj delegito de Barejno en UNESKO.

En la 60-jara historio de Unuiĝintaj Nacioj troviĝis 2 virinaj prezidantoj en la Ĝenerala Asembleo. En 1953 Vijaya Lakshmi Pandit de Hindio elektiĝis kiel prezidanto de la 8-a Ĝenerala Asembleo kaj en 1969 Angie E. Brooks de Liberio fariĝis prezidanto de la 24-a Ĝenerala Asembleo.

Prezidanto de la kuranta Ĝenerala Asembleo, sveda ministro pri eksteraj aferoj Jan Eliasson esprimis sian gratulon al Sheikha Haya Rashed Al Khalifa pro ŝia elektiĝo. Li esprimis ankaŭ sian kredon, ke Sheikha Haya Rashed Al Khalifa, kun riĉaj eksteraferaj spertoj, fariĝos rimarkinda prezidanto de la Ĝenerala Asembleo. Ankaŭ ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan esprimis gratulon pro la elektiĝo de Sheikha Haya Rashed Al Khalifa. Li kredas, ke ĉiuj membrolandoj subtenos Sheikha Haya Rashed Al Khalifa, kaj ke ŝi alportos novan viglecon por la laboroj de la Ĝenerala Asembleo.